resurs/o PIV2 , risurc/o

resurso, risurco

Rimedo, kiun oni foruzas dum ĝia utiligo: provizaĵo, materialo, fonto3 (de energio, krudmaterialo ks): malgrandiĝo de energiaj resursoj [1]; delonge estas konata la nocio „ekologia piedsigno“, t.e. la naturaj resursoj, kiujn uzas iu persono [2]; Windows CE, kiel vera majkrosoftaĵo, estas ege risurcoraba [3]; Ĉinio malhavis sufiĉe da homaj kaj materiaj risurcoj por teni tie defendantojn, kaj fortikaĵo sen defendantoj ne estas serioza barilo [4]. baldaŭ ĉiuj niaj resursoj troviĝos ne en minejoj sed en rubaĵejoj [5]; oni venas […] al la ekonomiko kiel teorio pri […] mastrumado super la naturo kaj ĝiaj resursoj [6]; malnovaj tramoj, produktitaj en la fama ĉeĥa uzino Škoda […] delonge atendis sian emeritecon, ĉiuj eblaj iliaj resursoj estis jam delonge foruzitaj [7].
1. Monato, last: Ekologia preĝejo, 2008
2. Monato, Roland Rotsaert: Monda akvo fluas en malbonaj direktoj, 2010
3. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
4. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
5. Monato, Renée Triolle: Kiel savi la planedon?, 2011
6. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
7. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo, 2007
angle:
resource
beloruse:
рэсурс
france:
ressource
germane:
Ressource, Rohstoff, Produktionsmittel, Bodenschatz
pole:
zasób (zarządzanie)
rumane:
managementul resurselor
ukraine:
ресурс

administraj notoj