propag/i PIV1
propagi
(tr)
- 1.
(pri medio) Peri, influi la disvastiĝon de io (ondo, energio, reakcio, organismo)
- a)
(pri fizika medio, kampo) Peri la disvastiĝon de ondoj, energio ks:
lumpropagado
[1];
radiopropagado en la tera atmosfero suferas la tagajn ŝanĝojn de la jonigado de
la plej supraj tavoloj de la atmosfero
[2].
- b)
(pri biologia medio) Peri la disvastiĝon de organismo (viruso k.a.):
la celo estas, surbaze de faktoj kaj respekto de scienco, disvolvi internacian
kunlaboron, serĉi virusan originon, kompreni la mekanismon de virusa propagado
[3].
disvastigi1
elradii,
komuniki2- 2.
Strebi disvastigi ideon; propagandi:
[la] 16 reguloj – iam vaste propagataj de la entuziasmaj
esperantistoj – neniel estas la gramatiko de Esperanto
[4];
spiri dum kelkaj minutoj, koncentrante vian atenton al via spiro […]
malebligas al la cerbo propagi la negativajn pensojn, kiuj igos vian koleron
kaj malpaciencon pligrandiĝi
[5];
similaj ideoj pri la unika mondsava misio de nia lingvo estas propagataj de
kelkaj unuopuloj, kiuj kutime per sia unuokula fanatikeco rapide forpelas la
aŭskultantaron
[6];
Nova Biologia Nomenklaturo, propagata de […] asocio fondita fondita
de d-ro W. M. A. De Smet
[7].
promocii2,
reklami1,
privarbiRim.: La apero en kontribuo de Zamenhof en La Esperantisto 1890 povas esti aŭ intenca aŭ komposteraro anstataŭ „propagando“: paralela eldono de nia lernolibro por Rusoj, […] estos tre grava por la propagado de nia afero [8]. En alia loko aperas „propagatoro“ por disvastiganto, peranto de informoj: ili ĉiuj baldaŭ malvarmiĝos por nia afero, kaj ni restos sen eldonistoj-propagatoroj [9].
1.
Laurent Nottale: Gravitecaj lensaroj
2. Lenio Marobin: Ĝeneralaj trajtoj de elektromagnetaj ondoj kaj radiopropagado
3. Ĉina Radio Internacia enrete, Lucia: Ĉu iuj usonaj politikistoj nepre kontraŭas al la homaro, 2021-06-03
4. La Ondo de Esperanto, 2001, №6
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Dek konsiloj por ne perdi la paciencon. (Manuela Ronco)
6. La Ondo de Esperanto, 2003, № 4 (102)
7. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo, 2007
8. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, OV II.26. El La Esperantisto 1890, n.11, p.55.
9. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, L. L. Zamenhof: al prof. Th. Cart, V.220, 1902

- angle:
- propagate, spread
- france:
- 1.a propager (ondes) 2. propager
- germane:
- 1.a ausbreiten (Wellen) 1.b ausbreiten (Krankheit) 2. propagieren
propagiĝi
(pri fenomeno: ondo, reakcio, malsano ktp) Disvastiĝi:
la propagiĝo de meĥanikaj primaraj (premaj) kaj sekundaraj (transversaj) ondoj
studitaj de geofizikistoj
[10];
pro la propagiĝo de KOVIM-19, la Nobel-fonduso decidis nuligi la disdonan
ceremonion de Nobel-premio
[11].
10.
Endre Dudich: Bedaŭrinde moviĝas la Tero, Scienca Revuo 3/2011, p. 140
11. El Popola Ĉinio (revuo), Nobel-premio estos disdonita perinterrete ĉi-jare, 2020-09-27
11. El Popola Ĉinio (revuo), Nobel-premio estos disdonita perinterrete ĉi-jare, 2020-09-27
- angle:
- be propagated
- france:
- se propager
- germane:
- sich ausbreiten (Wellen etc.)