1problem/o JED

problemo

1.
SCIPOL Malfacila demando; teoria aŭ praktika malfacilaĵo solvenda per metodoj sciencaj aŭ socipolitikaj: astronomia, ekologia, fizika, filozofia problemo; esperanto kontentige solvis la problemon pri lingvo internacia [1]; „Aktualaj problemoj de la nuntempa internacia vivo“ (titolo de libro de Ivo Lapenna); MAT la kvarkolormapa problemo; kiam la oratoro preparas paroladon pri aparta problemo el sia fako li tiun problemon trastudu ankoraŭ pli profunde [2]; la problemo aludata de Sokrato estas ĉu matematikaj kalkuloj estas inventitaj de la homa menso aŭ ĉu ili ekzistas sendepende [3]; la problemo pri la nombro de „pralingvoj“ estas solvita en la jafetida teorio favore al poligenezo [4]; li penis […] priradii la problemon pri eterna vivo [5]; kia diferenco estas inter la bruligado de la mortinto kaj farado de mumo? […] mi ne komprenas ĉi tiun problemon, kiun Grekoj opinias tiel grava [6].
Rim.: Paŭsante nacilingvan modelon oni ofte uzas la prepozicion „de“ anstataŭ la pli klara „pri“: nur imitita al la lingvoj naturaj „fonetika vorta lingvo“ povas solvi la problemon de lingvo tutmonda [7]; tio estas evitinda, ĉar „de“ estas ne nur malpli preciza, sed ankaŭ ĝi povas enkonduki alispecan komplementon: la kadron, en kiu oni konsideras la problemon, aŭ koncernaton, kiun ĝi suferigas, ekz-e: la plej granda problemo de la mondo, de la moderna fiziko; la ĉefa problemo de UEA estas manko je profesia mastrumado [8]. Interalie, „problemo de lingvo tutmonda“ povas esti iu aparta problemo en la kadro de tia lingvo, ekz-e iu gramatika problemo. [Sergio Pokrovskij]
2.
PEDSPO Ekzerco en formo de solvenda demando: aritmetika, algebra, fizika problemo; por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema konsilanto VivZam ; mi estis plene okupita je la ŝaka trimova problemo Ĉukĉoj . VD:enigmo
3.
(komune) Ĝena cirkonstanco, solvenda malfacilaĵo: la unua problemo estis la loĝado [9]; mi ne havas problemojn pri mono, almenaŭ por la pano mi havas ĉiam [10]; li haltiĝis ĉe tiu grado de la ama problemo, kiam oni imagas la amon nur en la formo de la plej alta estimo [11]; viro kun serioza psikologia problemo, kiu fuŝas al li la vivon [12]; per tiu festa manĝo solviĝis la problemo de la nutraĵo por longa tempo [13]. VD:dilemo2, embaraso2, komplikaĵo
ANT:solvo1
1. E. Lanti: Vortoj de Kamarado E. Lanti, Nia Pozicio
2. I. Lapenna: Retoriko
3. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Sep
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXII
7. L. Einstein: Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempoLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. W.M.A. De Smet: Eble la fama Esperanto-amikeco povas alporti solvon, La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio
10. G.L. Arosev: NerekoneblaMonato
11. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
12. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 11
13. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
afrikanse:
probleem
albane:
problemi
amhare:
ችግር
angle:
problem 3. problem, trouble
arabe:
مشكلة
armene:
խնդիր
beloruse:
праблема, задача
bengale:
সমস্যা
birme:
ပြဿနာ
bosne:
problem
bulgare:
проблем
ĉeĥe:
obtíž, otázka, problém, těžkost, záhada, úloha
ĉine:
问题 [wèntí]
dane:
problem
estone:
probleem
eŭske:
arazoa
filipine:
problema
france:
problème
galege:
problema
germane:
Problem 1. schwierige Frage 2. schwierige Aufgabe 3. Schwierigkeit
guĝarate:
સમસ્યા
haitie:
pwoblèm
haŭse:
matsalar
hinde:
समस्या
hispane:
problema
hungare:
probléma
igbe:
nsogbu
internaci-signolingve:
irlande:
fhadhb
islande:
vandamál
japane:
問題 [もんだい]
jave:
masalah
jide:
פּראָבלעם
jorube:
isoro
kanare:
ಸಮಸ್ಯೆ
kartvele:
პრობლემა
kazaĥe:
проблема
kirgize:
маселе
kmere:
បញ្ហា
koree:
문제
korsike:
prublemu
kose:
ingxaki
kroate:
problem
kurde:
pirsegirêk
latine:
forsit
latve:
problēma
laŭe:
ບັນຫາ
litove:
problema
makedone:
проблемот
malagase:
olana
malaje:
masalah
malajalame:
പ്രശ്നം
malte:
problema
maorie:
raruraru
marate:
समस्या
monge:
teeb meem
mongole:
асуудал
nederlande:
probleem, vraagstuk
nepale:
समस्या
njanĝe:
vuto
okcidentfrise:
probleem
panĝabe:
ਸਮੱਸਿਆ ਦਾ
paŝtue:
ستونزه
perse:
مسئله، مشکل
pole:
problem, zagadnienie
portugale:
problema
ruande:
ikibazo
rumane:
problemă
ruse:
1. проблема 2. задача 3. проблема, затруднение
samoe:
faafitauli
signune:
n@32*
sinde:
مسئلو
sinhale:
ප්රශ්නය
skotgaele:
trioblaid
slovake:
obtiaž, problém, záhada, úloha, ťažkosť
slovene:
težava
somale:
dhibaatada
ŝone:
dambudziko
sote:
bothata
sunde:
masalah
svahile:
tatizo
svede:
problem
taĝike:
проблема
taje:
ปัญหา
tamile:
பிரச்சனை
tatare:
проблема
telugue:
సమస్య
tibete:
རྙོག་དྲ་
ukraine:
проблема
urdue:
مسئلہ
uzbeke:
muammo
vjetname:
vấn đề
zulue:
inkinga

problema

Karakterizas ion, kio prezentas problemon, kies solvo aŭ efektiviĝo estas duba: jen la problema punkto [14]; en problemaj kazoj turnu vin por helpo al […] [15]; estus […] nepardoneble de la flanko de la komitato, se ĝi pro la problema estontaĵo rifuzus la faktan […] kaj elprovitan nunaĵon [16]. la rava virina animo, kiu faras la belan sekson tiom ekscita, problema kaj dezirinda [17]; Kaliningrado estas tre problema regiono [18]; tiaj protestpartioj plukas iun probleman temon el la vasta gamo de ĝenerala politiko kaj per tio akiras elektantojn [19].
angle:
problematic
beloruse:
праблематычны
bulgare:
проблематичен
ĉeĥe:
problematický, záhadný
ĉine:
成問題 [chéngwèntí], 成问题 [chéngwèntí], 挠头 [náotóu], 撓頭 [náotóu], 有問題 [yǒuwèntí], 有问题 [yǒuwèntí], 疑难 [yínàn], 疑難 [yínàn]
france:
problématique
germane:
problematisch, schwierig
hungare:
problematikus, problémás
japane:
問題のある [もんだいのある], 解決の難しい [かいけつのむずかしい], 疑わしい [うたがわしい], 不確かな [ふたしかな]
nederlande:
problematisch
perse:
مشکل، دشوار، مشکل‌آفرین، مسئله‌دار
pole:
problematyczny
rumane:
problematic
ruse:
проблематичный
slovake:
problematický
svede:
problematisk
ukraine:
проблемний, проблематичний

administraj notoj