2dilem/o

dilemo

1.
Rezono prezentanta alternativon inter du kondiĉaj kaj kontraŭaj asertoj, kiuj ambaŭ kondukas al sama konkludo: do jen dilemo: aŭ la bombo estis ĵetita en la maron kaj eksplodis dum la flugo en aero, aŭ iu tuj post la eksplodo kolektis la fragmentojn kaj ĵetis ilin en la maron Ĉukĉoj ; dilemo ĉe la kruca vojo: se li forgesas, venas la malĝojo, se li memoras, venas la saŭdado [1]! ili staris antaŭ la klasika dilemo: ĉu ataki la supron aŭ reveni? surgrimpi la supron ili eble sukcesus, sed ĉu ili povus reveni? fine ili decidis reveni [2].
2.
Situacio nedecidebla, ĉar ĉiu el du kontraŭaj alternativoj estas tro malbona por esti akceptebla, eventuale de po unu konflikta partio, kaj ili do blokas unu la alian: aŭ vin apartigi el tiu viro, aŭ fariĝi lia edzino, tie troviĝas dilemo el kiu vi ne povas eliri KPr ; kapoj nun falas - sed […] la dilemo de l' tradiciaj partioj estas ankaŭ, ke ili ne plu disponas pri vere gvidaj personoj […] kaj tio facile kondukas al meza kvalito kaj fine al degenero [3]; la dilemo de UN estas, ke la mondorganizaĵo povas esti nur tiom forta, kiom permesas la gvidaj […] potencoj kun veto-rajto en Sekurec-Konsilio, sed ĝuste tiuj ŝtatoj havas nenian intereson pri Afriko kaj ties konfliktoj [4]; la albana registaro alfrontas dilemon: ĉu komplezi al Usono aŭ al la popolo [5]? la faŭsta dilemo hodiaŭ verdire ĉieas (devi elekti inter mizera vivo aŭ postmorta infero) [6].
3.
FIL En la logiko refuto de supozo pro la malvero de du sole restantaj ebloj.
SIN:aporio, senelirejo2
1. Manoel BORGES DOS SANTOS: Poemoj, Monato, 2000/04, p. 32
2. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-19
3. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
4. Stefan Maul: Neglektata kontinento, Monato, 2000/02, p. 5
5. Monato, Bardhyl Selimi: Inter martelo kaj amboso, 2014
6. Monato, Francisko Lorrain: Faŭsto hodiaŭ, 2015
angle:
dilemma 2. deadlock
beloruse:
дылема
ĉeĥe:
dilema, záhada
ĉine:
两难推理 [liǎngnántuīlǐ], 进退两难 [jìntuìliǎngnán], 难题 [nántí], 窘境 [jiǒngjìng]
france:
dilemme
germane:
Dilemma, Zwickmühle 2. Zwangslage
hebree:
דילמה
hispane:
dilema
hungare:
dilemma
japane:
ジレンマ, 板挟み [いたばさみ]
katalune:
dilema
nederlande:
dilemma
pole:
dylemat
portugale:
dilema
ruse:
дилемма
slovake:
dilema, záhada
ukraine:
дилема

administraj notoj