tradukoj: be bg br ca cs de en es fr hu nl ru sk

*pez/i PV

*pezi

(ntr)
1.TEZ
Fari, pro la altiro de la tero, konstantan premon sur subtenantan objekton, aŭ konstantan tiron sur pendigantan objekton: la libro pezas duonon da kilogramoB; ĉiu hajlero pezis pli ol 50 gramojnZ.
2.TEZ
Sentigi al iu tian premon aŭ tiron: sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas PrV; tiuj vualoj pezas sur min; (figure) homo, kies vorto pezas (havas influon); (figure) mia mano pezos sur iliaj ŝultroj; (figure) tio pezas sur mia koro; (figure) pezas sur la lando ĝia krimecoZ; (figure) malĝojiga sorto pezas sur ili.

*pezo Vikipedio

1.
Forto rezultanta de la tera altiro, per kiu la korpoj pezas: fali sub pezo; la pezo, kiun povas elteni ponto; malgranda pezo, sed granda prezo PrV; (figure) kurbiĝi sub la pezo de la jaroj; (figure) ni portas la pezon de ilia potenco [1].
2.
Mezuro de tiu forto rilate al konvencia unuo: la internacia unuo de la pezo estas la kilogramoB; kioma estas la pezo de tiu sako?.

pezaTEZ

1.
Havanta ian pezon..
2.TEZ
a)TEZ
Havanta grandan pezon: peza kiel plumbo; peza (malfacila, mallerta) paŝado; oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero PrV; peza atmosfero, vetero. VD:ŝarĝa
b)TEZ
(figure) Grava, peniga, teda: peza koleroZ; vi sentigis al via popolo pezan sortonZ; tio peze kuŝas sur mia konsciencoZ; ilia salajro peze ŝarĝis la budĝeton de la monarĥioB.
SIN:multepeza

pezigiTEZ

(tr)
Igi ion peza 2: la pluvo pezigis la velojn; (figure) tiuj adjektivoj pezigas la frazon; (figure) tiu ĉi sciigo pezigos la korojnZ.

peziĝiTEZ

Iĝi peza, malfacila: li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis [2].

pezilo Vikipedio

Maso ordinare metala servanta kiel pezunuo: pezilo de du kilogramoj; pezilŝtonoj [3].

egalpezoTEZ

Stabileco de io, kiun egalaj kontraŭaj pezoj tiras al diversaj flankoj: sub la influo de diversaj aŭditaj opinioj, ili perdis la egalpezonZ; iom post iom Ramzes retrovis la egalpezon [4]. SIN:ekvilibro

kontraŭpezoTEZ

Peza objekto, destinita por kontraŭi la efikon de alia forto kaj tiamaniere krei ekvilibron, stabiligi: kontraŭpezo de levmaŝino; lifto kun kontraŭpezo PIV1; (figure) ŝi povis vidi en li nur kontraŭpezon kontraŭ la influo, kiun ŝi esperis efikigi [5].

kontraŭpeziTEZ

(tr)
Agi kiel kontraŭpezo. VD:ekvilibrigi, kompensi

laŭpezeTEZ

Kalkulante la pezon: vian manĝaĵon [...] uzu laŭpeze, po dudek sikloj ĉiutage [6].

malpezaTEZ

Malmulte peza: malpeza sako, ŝarĝo, paŝado; ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo [7]!. VD:facila

malpezigi, senpezigiTEZ

(tr)
Igi malpli peza, senigi je premaĵo aŭ balasto: ili malpezigis la ŝipon, elĵetante la tritikon en la maron [8]; senpezigita kaj feliĉe tuŝita koro Marta.

malpeziĝi, senpeziĝiTEZ

(ntr)
Iĝi malpli peza.
a)
Iĝi korpe malpli peza, malpli premiĝanta malsupren: la ŝalupo malpeziĝos, kaj ne dronos [9].
b)
Iĝi anime malpli peza, malpli teda, malpli malagrabla: iliaj koroj maljunaj malpeziĝis [10].
VD:faciliĝi, senŝarĝiĝi

malpeziĝo, senpeziĝoTEZ

Malgrandigo de sia pezo; trankviliĝo pro forigo de zorgo, minaco, malagrablaĵo: virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis PrV; kun sento de intensa senpeziĝo, mi vidis nun ke la afero estos multe malpli humiliga ol mi atendis [11]; Pujols faris geston de profunda malpeziĝo kaj diris: - Kia trankvilo! [12].

multepezaTEZ

PV(arkaismo)
=peza2 la vagonaro, kiun mi devis konduki, estis longa, multepeza kaj konsistis preskaŭ nur el personvagonoj [13]; (figure) kelkaj skribas senerare, sed per multepeza malagrabla stiloZ; (figure) la multepezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribis al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedasZ.

superpeziTEZ

(tr)
Pli pezi, pli gravi, venki: la kompatinda virino pensis [...], ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco kaj superpezos ĝin Marta.

superpezo, plipezoTEZ

Tio, kio superpasas la norman, normalan, komparatan pezon. VD:balasto

tradukoj

anglaj

~i: weigh; ~o: weight; ~a: heavy; ~igi: weigh down; ~ilo: weight; mal~a: light; mal~igi, : lighten; super~o, : overload, excess weight.

belorusaj

~i: важыць; ~o: вага; ~a: цяжкі, важкі; ~igi: уцяжарыць; ~ilo: гіра; egal~o: раўнавага; mal~a: лёгкі.

bretonaj

~i: pouezañ; ~o: pouez; ~a 1.: pouezant; ~a a: pounner; ~a b: a-bouez, pouezus; ~igi: pounneraat; ~iĝi: pounneraat; ~ilo: pouez; egal~o: kempouez; kontraŭ~o: eneppouez; kontraŭ~i: kempouezañ; laŭ~e: diouzh ar pouez; mal~a: skañv; mal~igi, : divec'hiañ, skañvaat; multe~a: pounner; super~i: bezañ trec'h war; super~o, : soulgarg. multe~eco: pounnerder.

bulgaraj

~i: претеглям; ~o: тегло; ~a: тежък.

ĉeĥaj

~i: mít hmotnost, vážit; ~o: hmotnost, váha, zátěž; ~a: těžký, těžký (hmotně); ~igi: zatížit, zatěžkat, ztěžovat (učinit těžkým hmotně); ~ilo: závaží; egal~o: rovnováha; mal~a: lehký (o váze); mal~igi, : odlehčit; super~i: převažovat, převážit; super~o, : převaha.

francaj

~i 1.: peser; ~i 2.: peser, avoir du poids; ~o: poids, charge, fardeau, force, lourdeur, pesanteur, portée, souci; ~a: lourd, pesant, accablant, astreignant, écrasant, oppressant, pénible; ~igi: alourdir, appesantir, rendre pesant; ~iĝi: s'alourdir, s'appesantir, devenir pesant; ~ilo: masse marquée, poids; egal~o: équilibre, aplomb, balance; kontraŭ~o: contre-poids; kontraŭ~i: contrebalancer, compenser, corriger, équilibrer; mal~a: léger; mal~igi, : alléger, soulager; mal~iĝi, : s'alléger, se délester; mal~iĝo, : allègement, soulagement; multe~a: lourd, pesant; super~i: dépasser (l'emporter sur), l'emporter sur; super~o, : surcharge, surpoids. multe~eco: lourdeur, pesanteur.

germanaj

~i 1.: wiegen; ~i 2.: drücken, lasten; ~i: wiegen; ~o: Gewicht; ~a a: schwer; ~a b: schwer; ~a: schwer; egal~o: Gleichgewicht; mal~a: leicht; mal~igi, : erleichtern, entladen (z.B. ein Schiff); multe~a: schwer; super~o, : Übergewicht.

hispanaj

~i 1.: pesar; ~o: peso; ~a: pesado; ~ilo: peso ; egal~o: equilibrio; kontraŭ~o: contrapeso; kontraŭ~i: hacer de contrapeso; laŭ~e: a peso; mal~a: ligero; mal~igi, : aligerar, aliviar; super~o, : sobrepeso.

hungaraj

~i 1.: nyom ; ~i 2.: nyom, nehezedik, nyomaszt; ~o 1.: súly; ~o 2.: súly(mérték); ~a: súlyos, nehéz; ~igi: elnehezít, súlyossá tesz, nehezít; ~iĝi: elnehezül, súlyossá válik, megnehezül; ~ilo: (mérő)súly; egal~o: egyensúly; kontraŭ~o: ellensúly; kontraŭ~i: ellensúlyoz; laŭ~e: súly szerint; mal~a: könnyű; mal~igi, : könnyít, megkönnyít, súlytalanná tesz; multe~a: súlyos, nehéz, nehézkes; super~i: többet nyom, felülmúl; super~o, : többletsúly, túlsúly, súlytöbblet. multe~eco: súlyosság, nehézkesség.

katalunaj

~i 1.: pesar; ~o: pes; ~a: pesat; egal~o: equilibri; kontraŭ~o: contrapès; mal~a: lleuger; mal~igi, : alleugerir, alleugerar, alleujar; super~o, : sobrepès.

nederlandaj

~i: wegen; ~o: gewicht; ~a: zwaar; ~ilo: gewicht; egal~o: evenwicht; mal~a: licht; super~o, : overgewicht.

rusaj

~i: весить, иметь вес; ~o: вес, тяжесть; ~a 1.: имеющий вес; ~a: тяжёлый; ~igi: утяжелять, утяжелить, отяжелять, отягчать; ~iĝi: отяжелеть, утяжелиться; ~ilo: гиря; egal~o: равновесие; kontraŭ~o: противовес; kontraŭ~i: уравновешивать; laŭ~e: по весу; mal~a: лёгкий; mal~igi, : облегчить; multe~a: тяжёлый; super~i: перевешивать, перевесить; super~o, : привес, перевес.

slovakaj

~i: byť ťažký, mať váhu, vážiť; ~o: hmotnosť, váha, záťaž; ~a: ťažký; ~igi: sťažovať, zaťažiť; ~ilo: závažie; egal~o: rovnováha; mal~a: ľahký (o váhe); mal~igi, : odľahčiť, uľahčiť; super~i: prevážiť; super~o, : prevaha.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 20a
2. La Nova Testamento, S. Mateo 26:43
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:11
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 3a
5. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 4:10
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la novaj vestoj de la reĝo
8. La Nova Testamento, La agoj 27:38
9. G. Altov, trad. J. Finkel: Angulo de atako, [vidita en 2015]
10. H. Weinhengst: Tur-strato, 1934
11. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
12. guillem: Francesc Pujols, 2009-09-09
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La nigra virino

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
egal~o: Mankas verkindiko en fonto.
kontraŭ~i: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
multe~a: Mankas verkindiko en fonto.
super~o, : Mankas dua fontindiko.
super~o, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o 2.:
      La unua ekz-o metas problemon. En la diskutgrupo
      okazis diskuto, kiel plibonigi la artikolon.
      [MB]
    

[^Revo] [pez.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.34 2016/12/27 17:10:12 ]