permanent/a PIV2

permanenta

(malofte)
Konstanta: Trockij estas konata pro aliaj elementoj de sia pensaro: permanenta revolucio, malebena kaj kombiniĝa disvolviĝo [1]; la POP-servilo devas havi permanentan konekton al la Interreto [2]; kun iom da malfacilo li sukcesas permanente forpeli ŝin [3]; la fundamenta doktrino de Ŝakja-munio estis la malpermanenteco de ĉio, la malstabileco de ĉio, la fluanta, ŝanĝiĝanta karaktero de ĉio [4]; permanenta parlamenta komisiono pri la konfesioj [5]; li konigas al ni iun sperton, kiu markas permanente en lia memoro la etoson de tiu lando [6]. ANT:maldaŭra, provizoraVD:daŭra, kontinua, senhalta
1. R. Dumain: Trockij Pravis!, Sennaciulo, 1990-09, numero 9a (1023), p. 79-80
2. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, artikolo „POP“
3. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto, 2003
4. Monato, Donald Broadribb: Priskribo tre bone farita, 2003
5. Monato, Dimitar Haĝiev: Religioj en Bulgario, 2006
6. Monato, Donald Broadribb: Majstra verko de aŭtoro preskaŭ nekonata, 2007
angle:
permanent, constant
beloruse:
нязьменны, пастаянны, сталы, пэрманэнтны
ĉeĥe:
neměnný, permanentní, stálý, trvalý
ĉine:
常任 [chángrèn], 恆 [héng], 恒 [héng], 持久 [chíjiǔ], 永久性 [yǒngjiǔxìng], 永久 [yǒngjiǔ], 常住 [chángzhù]
france:
permanent
germane:
permanent, ständig
katalune:
permanent
nederlande:
permanent (zeldz.)
pole:
permanentny, nieprzerwany
rumane:
permanent, neîntrerupt
slovake:
stály, trvalý
ukraine:
невпинний, безупинний, перманентний

administraj notoj