2patologi/o JED

patologio

MED
1.
Branĉo de medicino, scienco pri la organaj difektiĝoj kaŭzitaj de malsano: John McCrae rapide avancis kiel kuracisto, laboris pri aŭtopsioj, pri patologio, pri kontaĝaj malsanoj [1].
2.
Malsaneca procezo: viroj trafataj de gravaj dent-patologioj havas ekzakte 3,29-oblan probablon sperti erektiĝan deficiton ol la ceteraj [2]. SIN:malsano
Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri malsanscienco.
angle:
pathology
beloruse:
паталёгія
bulgare:
патология
ĉeĥe:
patologie
ĉine:
病理 [bìnglǐ], 病理学 [bìnglǐxué], 病理學 [bìnglǐxué]
france:
pathologie
germane:
Pathologie
hungare:
kórtan, patológia
indonezie:
patologi
japane:
病理学 [びょうりがく]
nederlande:
pathologie
pole:
patologia
portugale:
patologia
rumane:
patologie
ruse:
патология
slovake:
patológia
ukraine:
патологія

patologia

MED
1.
Malsaneca: patologia labileco [3]; io patologia okazis en lia hormona sistemo [4]; postrestaĵoj ostaj de homoj vivintaj antaŭ 500 miloj da jaroj montras patologiajn ŝanĝojn karakterizajn por la tuberkulozo [5]; ni ne povas ordoni al la patologiaj ekmovoj, kiuj havas malsanan kaj nur refleksan karakteron [6]. VD:perversia1
2.
Malsaniga: plimulto da prionaj malsanoj aperas rezulte de infektado per patologiaj prionoj [7]; kuracistoj diagnozas pneŭmonion, la patologian proceson komplikas diversaj bakterioj [8].
3.
(pri medicina ekzameno) Postmorta: la patologian ekzamenon de la reĝa korpo partoprenis la persona kuracisto de la reĝo [9].
3. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
4. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 12
5. Monato, Vladimir Lemelev: Danĝera malamiko revenas, 2011
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
7. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
8. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?, 2005
9. Monato, Jomo Ipfelkofer: Monarĥo-mistero: ĉu murdo aŭ sinmortigo?, 2006
angle:
pathological
germane:
pathologisch 1. krankhaft 2. krankmachend 3. die Leichenschau betreffend

administraj notoj