tradukoj: be cs de en fr hu nl pl pt ru sk sv

*17paralel/a PV

*paralela

1.  
MAT[1] (p.p. geometriaj figuroj) Tiaj, ke ĉiuj punktoj de unu havas saman distancon al la dua: paralelaj rektoj, ebenoj; paralelaj cirkloj, sferoj (samcentraj, kun malsama radiuso); du rektoj paralelaj al tria estas paralelaj inter si; rekto paralela al ebeno; la cirkloj de latitudo estas paralelaj al la ekvatora ebeno; paralelaj afinaj subspacoj (tiaj, ke la direkto de unu inkluzivas la direkton de la dua).
2.
(p.p. similaj aferoj) Konstante egaldistancaj, sed samdirekta; samtempe ekzistantaj, disvolviĝantaj: paralelaj stratoj; ĝi dismetis sin laŭ rektaj paralelaj linioj [2]; ili trairis la aleon paralela al la ĝardeno IK ; unu ĉefa kanalo kaj multo da kanaloj paralelaj flankaj liberigos de sub la akvo spacon da 250 000 hektaroj da tero FK ; (figure) fari paralelan propagandon (alian, sed samcelan).
3.
(figure) Prezentanta daŭrigatan komparadon: la paralelaj vivrakontoj de Plutarko; la vortoj de unu lingvo neniam povas esti tute paralelaj al la vortoj de alia lingvo kaj esti precize tadukeblaj per unu vorto [3].

paralelo

1.
MAT
a)  
PIV1 (al geometria figuro) Rekto paralela al ĝi: tiri paralelon al la hipotenuzo tra la mezo de unu kateto; sekcanto de du paraleloj difinas kun ili ok angulojn.
b)  
[4] (de rivolua surfaco) Ĉiu cirklo, estanta intersekco de la surfaco kun ebeno orta al ĝia akso. VD:meridiano.
Rim.: Ĉi-sence Bricard [5] uzas „paralelcirklo“, dubinda termino de vortfara vidpunkto.
2.
Io komparebla, simila: tiu nekutima ĉirkaŭfrazo havas paralelon en Biblio [6]; eble plej frapa paralelo al aidoso estas, ke ankaŭ pri sarso oni komence provis silenti, mensogi, kamufli [7].

paralelaĵo  

Io paralela: la historio de la malfeliĉa Marta […] povus esti prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega tutaĵo, kiel paralelaĵo aldonita al la historio de du geamantoj feliĉaj aŭ malfeliĉegaj, idiliaj aŭ heroaj, favorataj de la sorto aŭ persekutataj de ĝi Marta ; la konsterno en la pastraj rondoj ne havis paralelaĵon en la tuta historio de la idolkulto [8].

*paralele al, paralele kun

(prepoziciaĵo)
1.  
En paralela meto aŭ direkto, laŭ sama orientiĝo, laŭlonge de: oni metis paralele al la krada kondensatoro rezistilon [9].
2.  
Kunekzistante kun, parte simile al: aŭtoritata institucio povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova [10]; la gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al [internacia] lingvo […] paralele kun la gepatra lingvo EE ; [oni devas] paralele kun tio ĉi difini komitaton EE ; mi kredas eble kaj necese paŝon post paŝo instali novan sistemon de monda regeco paralele kun la malnova [11]. kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. [12].

tradukoj

anglaj

~a 1.: parallel; ~o a: parallel, parallel line; ~o b: parallel, parallel circle.

belorusaj

~a: паралельны; ~o: паралель; ~aĵo: паралель.

ĉeĥaj

~a: paralelní, souběžný, současně probíhající; ~o: přirovnání, rovnoběžka.

francaj

~a: parallèle; ~o a: parallèle, droite parallèle; ~o b: parallèle, cercle de latitude; ~o 2.: parallèle, pendant; ~e al, ~e kun: parallèlement à.

germanaj

~a 2.: gleichgerichtet; ~a 3.: gleichbedeutend; ~a: parallel; ~o a: Parallele, parallele Gerade; ~o b: Parallel, Breitenkreis; ~o 2.: Parallele; ~aĵo: Parallele, Vergleichbares; ~e al, ~e kun: parallel zu, neben (parallel).

hungaraj

~a: párhuzamos; ~o a: párhuzamos, párhuzamos egyenes; ~o b: paralellkör; ~o 2.: párhuzam; ~aĵo: párhuzamosság.

nederlandaj

~a: parallel.

polaj

~a 1.: równoległy; ~o a: prosta równoległa; ~o b: równoleżnik.

portugalaj

~a 1.: paralelo.

rusaj

~a: параллельный; ~o a: параллель, параллельная прямая; ~o b: параллель, круг параллели; ~o: параллель; ~aĵo: параллель.

slovakaj

~a: paralelný, priraďovací, rovnobežný; ~o: prirovnanie, rovnobežka.

svedaj

~a: parallell.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
4. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, 2519
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2, noto pri „pendigo sur fosto“
7. Monato, Stefan Maul: Propagando danĝera
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 22
9. J. R. G. Isbrücker: Evoluo de Telefonio, 1928
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
11. L. Metz-Krencker: Prezentado - Programo, Kongreso de la popoloj, [vidita en 2011]
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo


administraj notoj

pri ~o 1.:
      La senco "~o de rivolua surfaco" ne aperas en PIV1, sed gxi
      estas en MatVort sub la formo "~o de latitudo".
      Cxu, simile al "meridiano", ne ekzistas senco GEOG sinonimo
      de la nun en REVO ekzistanta „cirklo de latitudo“?
      [MB]
    

ℛevo | datumprotekto | parale.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.22 2019/06/30 07:43:29