*pap/o

*papo

KRI
1.
En la antikva kaj orientaj eklezioj, honora titolo de la episkopoj de Aleksandrio (nun la estro de la kopta eklezio) kaj de Romo: post la skandalo de la jaro 387-a, imperiestro Teodozo komisiis al la papo de Aleksandrio prepari precizan paskaron [1]; se ili ne konsentos forigi la Filioque, la roma papo kaj lia episkoparo sinkos en plena herezo [2].
2.
En la okcidenta kristanismo, la episkopo de Romo, estro de la romkatolika eklezio: esti en Romo kaj ne vidi la papon (preterlasi la plej interesan aferon) PrV ; en 1073 papo Gregorio la Sepa dekretis ke nur la episkopo de Romo rajtas je tiu titolo.
1. S. Pokrovskij: Kristanaj kalendaroj, La Ondo de Esperanto, 1998 n-ro 2, p.8
2. G. Waringhien: Ni kaj Ĝi, La Laguna: Stafeto, 1972. P. 190.
angle:
pope
beloruse:
1. папа 2. папа рымскі
bretone:
pab pape
bulgare:
папа
ĉeĥe:
papa, papež
ĉine:
教宗 [jiàozōng]
france:
1. pope 2. pape
germane:
1. Pope 2. Papst
greke:
πάπας
hungare:
pápa 1. pápa
itale:
papa
japane:
教皇 [きょうこう], ローマ法王 [ローマほうおう]
nederlande:
paus
pole:
papież
portugale:
papa
ruse:
1. папа 2. папа римский
slovake:
pápež
ukraine:
папа, Папа Римський

papisto

KRIPOL Malafabla sinonimo por „(rom)katoliko“, polemike uzata de oponantoj de la romkatolika eklezio.
angle:
papist
beloruse:
папежнік, папіст
ĉeĥe:
papeženec
france:
papiste
germane:
Papstanhänger, Papist
hungare:
pápista
itale:
papista
japane:
教皇第一主義者 [きょうこうだいひとしゅぎしゃ], カトリック教徒 [かとりっくきょうと]
nederlande:
papist
pole:
papista
ruse:
папежник, папист
slovake:
pápeženec
ukraine:
папіст, католик

kontraŭpapo

HISKAT Papo 2 kiun la oficiala tradicio romkatolika malagnoskas: dek tri kardinaloj kun francaj preferoj elektis kontraŭpapon Klemento la 7a, sekvis la tiel nomata granda okcidenta skismo: dum 52 jaroj estis du aŭ foje tri papoj samtempe [3].
3. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
angle:
antipope
beloruse:
антыпапа
ĉine:
对立教宗 [duìlìjiàozōng], 對立教宗 [duìlìjiàozōng]
france:
antipape
germane:
Gegenpapst
hungare:
ellenpápa
itale:
antipapa
nederlande:
tegenpaus
pole:
antypapież
ruse:
антипапа
ukraine:
антипапа

administraj notoj

~isto: Mankas fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontraŭ~o: Mankas dua fontindiko.