Rom/o

Romo  

GEOGHIS La plej granda urbo kaj ĉefurbo de Italujo; antikve, ankaŭ de Romio: esti en Romo kaj ne vidi la Papon PrV ; Klaŭdio […] ordonis, ke ĉiuj Judoj foriru el Romo [1]; laŭ mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaŭ al vi, kiuj estas en Romo [2]; en la mezo […] de Italujo li estis, inter Florenco kaj Romo [3]; la papo ordonis, ke Hus venu al Romo por pravigi sin [4].
angle:
Rome
beloruse:
Рым
ĉeĥe:
Řím
france:
Rome
germane:
Rom
greke:
Ρώμη
hispane:
Roma
hungare:
Róma
itale:
Roma
katalune:
Roma
nederlande:
Rome
okcidentfrise:
Rome
pole:
Rzym
portugale:
Roma (capital da Itália)
ruse:
Рим
slovake:
Rím

roma  

Rilata al Romo: la roma senato, imperiestro (kontraste al la konstantinopolaj); la roma episkopo (la papo de Romo); la roma katolika episkopo Carlos Belo finfine per la pacopremio altiris la atenton de la mondo al problemoj en sia regiono [5]; la Roma eklezio (kontraste al la Orienta kristanismo); ĉefrabeno de la roma sinagogo [6]; [ili] parolas en Italio per roma aŭ napola akĉento [7]; la roma imperio [8]; numeritaj per romaj ciferoj I ĝis X [9]; la romaj ciferoj.
angle:
Roman
beloruse:
рымскі
france:
romain
germane:
römisch
hispane:
romano
itale:
romano (agg.)
katalune:
romà
nederlande:
Romeins
okcidentfrise:
Romeinsk
pole:
rzymski
portugale:
romano
ruse:
римский

romano  

Loĝanto de Romo: epistolo al la romanoj [10]; la lingvoj romana-germanaj EE ; la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion [11]; ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj [12]; la Romanoj kaj Grekoj nomadis ŝin Driado [13]; ŝi estas edzino de romano [14].
HOM:roman·o
angle:
Roman
beloruse:
рымлянін
france:
romain
germane:
Römer
hispane:
romano
hungare:
római (lakos)
itale:
romano (sost.)
katalune:
romà
nederlande:
Romein
okcidentfrise:
Romein
pole:
Rzymianin
portugale:
Romano
ruse:
римлянин

romaj ciferoj PIV2  

La ciferoj I, V, X, L, C, M, kiujn uzis la antikvaj romanoj (dum aliaj romianoj, ekz-e la grekoj kaj judoj en la Orienta Romio, havis aliajn sistemojn por skribi nombrojn): la Romaj ciferoj ne estas tutmonde konataj, kaj estas evitindaj en Esperanto [15].
Rim.: En la zamenhofa epoko oni ofte uzadis romajn ciferojn por signi ordajn numeralojn (numerojn), kaj neniam por indiki kvanton; ekz-e tri hispanaj „karaveloj“ de la XV centjaro [16] (voĉlegu: „de la dek kvina“); La papoj Urbano VIII kaj Innocento IV [17] (voĉlegu: „Urbano la oka kaj Inocento la kvara“) ― kp la kastelo de Frederiko la Sesa [18]; la regado de Kristiano la Sepa [19].
angle:
Roman numerals
beloruse:
рымскія лічбы
france:
chiffres romains
germane:
römische Zahlen
hispane:
Números Romanos
hungare:
római számok
katalune:
nombres romans
nederlande:
Romeinse cijfers
okcidentfrise:
Romeinske sifers
pole:
cyfry rzymskie
portugale:
Números Romanos
rumane:
cifre romane
ruse:
римские цифры

administraj notoj