1modul/i, modulaci/i [1][2][3]

moduli, modulacii

(tr)
1.
MUZ Variigi sonojn: modernaj elektraj muzikiloj povas havas pedalojn por rapide dum koncerto ŝanĝi inter antaŭaj fiksitaj aranĝoj aŭ por moduli sonojn [4]; ofte la solopartoj, plejparte nur akompanataj per ĝeneralbaso, klare kontrastas la ritornelojn kaj havas la harmonian taskon moduli en la venontan tonalon de la ritornelo [5]; dominanto povas krom sia funkcio kiel preparilo de akordoj en la ĉeftonalo ankaŭ gvidi (moduli) en alian tonalon [6]. VD:agordi1, kromata, registro, tembro1, tonalo, transponi2
2.
(figure) Variigi, nuanci la voĉon: en tiu kanta tono, kiu en la Paska festo estas ankoraŭ modulata tute speciale, la kantoro voĉlegis la edifan historion pri la tento de Abraham RBa ; lia mola baritono moduliĝis al bonvola baso KKr .
3.
TELELE Variigi la amplitudon, frekvencon aŭ alian karakterizaĵon de relative altfrekvenca oscilo (de la portanta ondo, kurento) laŭ la variado de transsendota signalo (kies frekvencoj estas konsiderinde malpli grandaj): radiostacio kiu dissendas laŭ modulita frekvenco ĉefe en la astura lingvo [7]; pluraj mezuriloj uzas la efikon de Faraday, ekzemple oni povas […] moduli la lumamplitudon, aŭ detekti kaj taksi magnetan kampon [8].
Rim.: La verbaj sencoj de la radiko „modul/“ estas senrilataj al la substantivaj, vd modulo. Fakte temas pri bedaŭrinda homonimio, evitebla per la neoficialaj formoj modulaci·o, modulaci·i, kiu internacie havas la ĉi-supre difinatajn signifojn kaj nur ilin.
beloruse:
мадуляваць
ĉeĥe:
modulovat, odstínit (hlas)
ĉine:
調變 [tiáobiàn], 调变 [tiáobiàn]
france:
moduler
germane:
modulieren
hispane:
modular
hungare:
modulál
japane:
抑揚をつける [よくようをつける], 転調する [てんちょうする], 変調する [へんちょうする]
pole:
modulować
rumane:
modula
ruse:
модулировать
slovake:
modulovať
ukraine:
модулювати

modulado, modulacio

La ago moduli (1, 2, 3) aŭ ĝia rezulto: Mozart inventis originalan manieron de modulado (intertonala transiro) KFl ; la voĉoj […] per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj Marta ; oni parolas ne nur monotone, sen iu ajn modulado de la voĉo Ret ; frekvenca, amplituda, faza modulado.
beloruse:
мадуляцыя
ĉeĥe:
modulace, modulování
ĉine:
調相 [tiáoxiàng], 调相 [tiáoxiàng], 調幅 [tiáofú], 调幅 [tiáofú]
france:
modulation
germane:
Modulation
hispane:
modulación
hungare:
moduláció
japane:
抑揚 [よくよう], 転調 [てんちょう], 変調 [へんちょう]
pole:
modulacja, zmiana tonacji
rumane:
modulație, schimbarea cheii
ruse:
модуляция
slovake:
modulácia
ukraine:
модуляція
1. Hajpin Li: Esperanto-korea vortaro, 1983
2. A. Cherpillod: Nepivaj vortoj, 1988
3. KompLeks

administraj notoj

pri ~i, ~i 3.:
      Necesas aldoni aŭ revizii rilatajn nociojn: "grando",
      "oscilo", "signalo", "fazo"... kaj "amplitudo". 
      Cetere indus enkonduki ankaŭ la
      plej modernajn konceptojn pri ~ado.