tradukoj: br de en es fr it nl pt ru sk
Fiksi ĝustan harmonian rilaton inter la diversaj
sonoj produktataj de unu aŭ pluraj muzikiloj:
la violonisto agordis sian instrumenton;
violonoj kaj violonĉeloj agordiĝis.
Alĝustigi aparaton aŭ komputilan programon por atingi
deziratan
funkcimanieron:
agordi motoron por pleja rendimento;
agordi cirkvitojn resonance.

Ĝusta rilato inter la diversaj sonoj de unu aŭ pluraj
instrumentoj:
la agordo de via tria tria kordo estas
malĝustaPIV.

etoso,
tono.

Nepura rimo, en
kiu la
akcentaj vokaloj ne rigore samas, sed nur similas:
„ondo-abundo“,
„post la fasto venas festo“
[5] konsistigas
agordojn.
asonanco,
konsonanco

Aro da valoroj de reguleblaj parametroj de aparato aŭ
programo,
fiksitaj dum unu aŭ pluraj agordadoj:
kiam vi agordos la fenestrokolorojn laŭ via plaĉo,
konservu
la agordon en la dosiero SETUP;
agordon al la frekvenco de la elektita radiostacio vi
povas
ŝalti per klavo.
instali
Ne konfuzu kun akordo
Ilo (tonforko, agorda forko, aŭ agorda tubo) por aŭdigi
senŝanĝan tonon, laŭ kiu oni agordas muzikilojn.
Ilo por agordi aparaton aŭ programon.


Tiun nomon (kaj la fenomenon) enkondukis en Esperanton
G. Waringhien; lin sekvis K. Kalocsay. Malgraŭ ilia granda
aŭtoritato kaj nekontestita tradicio ŝajnas ke la termino
malbone akordas kun la ĉefsenco de ~o; ŝajnas ke pli trafa
estus konsonanco
(precipe se ties fonetikan sencon proksimigi al la muzika
kaj al la
angla, kio krome sonus iom simile al „asonanco“); aŭ eble
oni
povus diri tute simple kaj klare:
konsonanta rimo.
[Noto de Sergio Pokrovskij]
pri
~o c:
La rimarko de Sergio kongruas kun la PV-a kaj PIV-a
difinoj, sed LSF kaj Parnasa Gvidlibro donas difinon
pli malvastan (konforman al la ekzemploj) -- kaj laux
mi pli gxustan --, laŭ kiu la akcentaj vokaloj
devas "simili" kaj la senakcenta vokalo
devas resti sama (ne kiel en "aminda/abundi" ekz-e).
Mi do transformis la rimarkon en
administran noton kaj rekomendas kontrolon de la jamaj
tradukoj. [MB]
pri
~o c:
Tio ne konvikas min: "agordo" ja estas aŭ _ago_ per kiu oni
fiksas deziratajn parametrojn, aŭ aro da rezultaj
parametrovaloroj. Kiel tio povas indiki specon de rimo, mi
ne komprenas. Tio estas same maltrafa, kiel nomi iun specon
de rimo "regulado" aŭ "tuning". Resume, mi vidas en tiu
nomo nek logikon nek internaciecon, sed iun bizaran kapricon
de W&K.
[Sergio]
pri
~ilo 2.:
Sxajnas, ke la tradukoj per "instala programo" ne tute
tauxgas. Ja foje instala programo ebligas agordon, sed
ne temas pri gxia unuavica funkcio. [MB]