*martel/o

*martelo

Batilo konsistanta el peza peco kun ligna tenilo kaj servanta por enigi najlojn, forĝi feron ktp: [ŝi] prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj […] enbatis la najlon […] ke ĝi enpenetris en la teron [1]; nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj [2]; jen ni estas antaŭ la forĝejo, kie […] la duonnudaj viroj frapas per la marteloj tiel, ke la fajreroj saltas [3]; per la mano [ŝi] premis la brulantan tempion, en kiu, kvazaŭ martelo, batis timo, doloro kaj malespero IKr ; la pordo estis ŝlosfermita, la pordan martelon (frapilon) li ne povis atingi [4]; esti inter martelo kaj amboso PrV . SUB:maleoVD:adzo, toporo
angle:
hammer
beloruse:
малаток, молат
bretone:
morzhol
bulgare:
чук
ĉine:
[chuí], 锤 [chuí], 榔头 [lángtou], 榔頭 [lángtou], 錘子 [chuízi], 锤子 [chuízi], 椎 [chuí], 鎚 [chuí], 鎚子 [chuízǐ]
france:
marteau
germane:
Hammer
hispane:
martillo
hungare:
kalapács
indonezie:
martil, palu
itale:
martello
japane:
金槌 [かなづち], ハンマー, 槌 [つち], 槌骨 [つちこつ]
nederlande:
hamer
perse:
چکش
pole:
młot, młotek
portugale:
martelo
ruse:
молот, молоток
svede:
hammare
tibete:
ཐོ་བ་
ukraine:
молоток, молот, молоточок

marteli

(tr)
1.
Batadi per martelo: la folioj aspektis kiel martelitaj kupraj lamenoj [5]; [li] enis en forĝejon, metis la tornistron […] sur la amboson kaj petis la majstron kaj liajn helpantojn, ke ili martelu [6]; ili ĉiuj […] marteladis per la tranĉilo aŭ per osto sur la tabulo de la tablo, tiel ke regis terura bruo [7]; (figure) la koro de Omar ankoraŭ ne estas sufiĉe martelita Iŝtar ;
2.
(figure) Aparte kaj forte akcenti: ni estas sanaj kaj kontentaj servistoj de lia sankteco respondis la ĥoro, martelante ĉiun vorton [8]; lia voĉo akriĝis kaj martelis la koncesian teorion Metrop ; la voĉo povas soni martele bate, tranĉile akre, torente potence, sed oni povas ankaŭ mildigi ĝin al preskaŭ veluraj susuroj Ret .
3.
(figure) Forte, dolore sentigi en la kapo: ili malrapide forglitis sur la glacio, samtempe li sentis ion marteli la memoron HsT ; la kapon martelanta doloro turmentis VRA .
angle:
1. hammer
beloruse:
1. біць молатам 2. акцэнтаваць, выдзяляць
bretone:
1. morzholat
bulgare:
1. чукам
ĉine:
[chuí], 锤 [chuí], 敲击 [qiāojī], 敲擊 [qiāojī]
france:
marteler
germane:
1. hämmern 3. pochen (im Kopf)
hispane:
1. martillear
hungare:
1. kalapál
indonezie:
1. memalu
itale:
1. martellare 2. marcare (accentuare, scandire)
japane:
金鎚でたたく [かなづちでたたく], ハンマーで打つ [はんまーでうつ], 区切って強く発音する [くぎってつよくはつおんする], たたき込む [たたきこむ]
nederlande:
hameren
perse:
1. چکش‌کاری کردن، چکش زدن
pole:
1. bić młotkiem, kuć, młotkować
portugale:
martelar
ruse:
1. бить молотом
svede:
1. hamra
tibete:
ཐོ་བ་གཞུ་
ukraine:
бити молотком, молотом, посиленно обстрілювати, відчеканювати, карбувати

martelumi

(figure) Turmenti kvazaŭ per martelo: (figure) ŝia cerbo martelumita de la terurego ne povis […] kontraŭstari KPr ; ŝian kompatindan cerbon […] konstante martelumis premegantaj impresoj sin seninterrompe sekvantaj ChL .
germane:
zermartern ~umi: zermartern.

pneŭmata martelo

Aparato, kiu martelbatas per impulso de la premita aero tra piŝto, reguligita per ventilo: ili ne hezitas uzi verajn „industriajn“ sonefektojn kiel betonmiksilo, drilo, aŭ pneŭmata martelo [9].
angle:
jackhammer
beloruse:
пнэўматычны молат
bulgare:
пневматичен чук
ĉine:
風鑽 [fēngzuàn], 风钻 [fēngzuàn]
france:
marteau pneumatique
germane:
Drucklufthammer, Presslufthammer
itale:
martello pneumatico
perse:
چکش بادی
pole:
młot pneumatyczny

administraj notoj

pneŭmata ~o: Mankas dua fontindiko.