magr/a SPV

magra

(poezie)
1.
Malgrasa: li konstatis, ke Jaspa fariĝis ankoraŭ pli kompatinde magra [1]; la vulpoj aspektis magraj, sed ili ne plu serĉas la kuniklaron [2]; li estis maldika, alta kun magra vizaĝo [3]; partopreni konkurson de dikeguloj por magriĝi [4]. SIN:svelta, maldika
2.
(figure) Malabunda: tre magraj salajroj [5]; la komforto de la loĝejoj estas magra [6]; en ilia magra milita hejmo konstante troviĝis judaj infanoj [7]; la frukto de tiom longa periodo de lernado kaj esplorado ne povus esti pli magra [8]; ni prezentas al vi sube la magran rezulton de nia eta enketo [9]. VD:simpla1.c, seka2, nuda3, sobra3
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 58a, p. 283a
2. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
3. Monato, Julian Modest: Mi luigas miajn okulojn, 2013
4. Monato, Marko Naoki Lins: Torturado televida, 2005
5. Monato, Henriel Fidilalao: Rete subtrete, 2012
6. Bardhyl Selimi: Albanio, la homa disvolviĝo dum la lastaj dek jaroj, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 12-14a
7. Monato, Antanas Grincevičius: Helene Holzman, 2004
8. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
9. Monato, Gravaj opinioj, 2004
beloruse:
1. худы, посны 2. бедны
ĉeĥe:
chudý na živiny, hubený na živiny
ĉine:
瘦弱 [shòuruò], 瘦骨棱棱 [shòugǔléngléng], 瘠 [jí], 单薄 [dānbó], 單薄 [dānbó], 瘦 [shòu], 瘦削 [shòuxuē]
france:
maigre
germane:
mager 1. dünn, schmal, dürr 2. nüchtern (Ausstattung), einfach, schlicht
hungare:
1. sovány 2. szűkös
katalune:
magre 1. esmerlit 2. escàs
nederlande:
mager
perse:
1. لاغر، باریک 2. ناکافی، ناچیز، اندک
pole:
chudy, szczupły
portugale:
magro, pobre (fig.), sem substância
rumane:
macră, slab
ruse:
1. худой, тощий, постный 2. скудный
slovake:
chudobný na živiny
ukraine:
худий, пісний (про м’ясо), бідний (про руду), мізерний (про врожай)

administraj notoj