*lup/o

*lupo

ZOO Specio de hundo (Canis lupus), rabobesto vivanta en la norda duonsfero kaj konsiderata kiel praulo de la domhundo: lupo lupon ne manĝas PrV ; oni lin konas kiel blankan luponPrV (li estas konata de ĉiuj); ne veku la lupon; ne elvoku lupon el la arbaro (ne ekscitu denove trankviliĝintan pasion) PrV ; en la versio de 1697 de Charles Perrault, la fabelo (ruĝkufulineto) finiĝas per la lupo manĝante la infanon, sed en la versio de la Fratoj Grimm ŝi estas savita [1]; lupe (ege) malsati.
angle:
wolf
beloruse:
воўк
bretone:
bleiz
bulgare:
вълк
ĉeĥe:
vlk
ĉine:
[láng]
france:
loup
germane:
Wolf
greke:
λύκος
hispane:
lobo
hungare:
farkas
ide:
volfo
indonezie:
serigala
itale:
lupo
katalune:
llop
latinece:
Canis lupus
nederlande:
wolf
pole:
wilk
portugale:
lobo
rumane:
lup
ruse:
волк
slovake:
vlk
svede:
varg
turke:
kurt
volapuke:
lup

Lupo [2] (Lup)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Lupus): NGC 5593 estas malfermita stelamaso en konstelacio Lupo [3].
2. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
3. Vikipedio, NGC 5593
ĉeĥe:
vlk
france:
Loup (constellation)
japane:
オオカミ [おおかみ]
latinece:
Lupus
nederlande:
Wolf (sterrenbeeld)
pole:
Wilk (gwiazdozbiór)
rumane:
Lupul (constelație)
slovake:
vlk
tibete:
སྤྱང་ཀི་
ukraine:
вовк

virlupo

1.
ZOO(malofte) Virseksa lupo.
2.
Lupfantomo: Christian Morgenstern: La Virlupo [4].
4. Christian Morgenstern, trad. Bertilo Wennergren
angle:
1. he-wolf
germane:
1. Rüde (Wolf)
ide:
1. volfulo
pole:
1. wilk, basior (samiec dominujący w stadzie)
rumane:
1. lup
volapuke:
1. hilup

lupino

ZOO
Inseksa lupo: patrinoj, similaj al lupinoj, portis en la brakoj siajn infanojn [5]; ŝi aliris al la mortinto kiel malsata lupino [6]; Romulo[n] kaj Remo[n] […] la servistoj metis en korbon, kiun flosigis sur rivernivelon de inundita Tibero […] sed la akvo en la rivero baldaŭ malaltiĝis kaj la korbo kun infanoj troviĝis sur tero, ilia plorado allogis lupinon, kiu ilin poste forportis en sian kuŝejon [7].
Rim.: Ne konfuzu kun la vegetaĵo lupino.
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lydia Zamenhof: Quo vadis?, ĉapitro 56a
6. Vaclav Sieroŝevski, trad. Kabe: La fundo de l'mizero, ĉapitro 4a
7. Vikipedio, Romulo kaj Remo
angle:
she-wolf
france:
louve
germane:
Wölfin
hispane:
loba
ide:
volfino
itale:
lupa
japane:
ルピナス, ハウチワマメ, ノボリフジ [のぼりふじ]
katalune:
lloba
pole:
wilczyca, wadera (samica dominująca w stadzie)
rumane:
lupoaică
ukraine:
вовчиця
volapuke:
jilup

lupfantomo

Fabela estaĵo, kiu dumtage vivas kiel homo kaj dumnokte, aŭ nur dum plenlunaj noktoj, kiel sangavida lupo: ĉiujn maljunajn koboldojn de la unua vostoporta klaso, la akvofeojn kaj terkoboldojn, ni devas havi, ankaŭ la lupfantomon, la inferĉevalon [8]; la verkisto neniam vizitis Transilvanion, sed li iom konis legendojn kaj tradiciojn pri vampiroj kaj lupfantomoj, asociitaj kun tiu regiono [9]; la lupfantomo iomete levis la lipojn kaj vidigis sian teruran dentaron [10].
Rim.: Lupfantomo malofte estas nomata ankaŭ „homlupo“, „luphomo“ aŭ „virlupo“.
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
9. Monato, Garbhan MacAoidh: Bram Stoker, kreinto de Dracula
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
ĉine:
狼人 [lángrén]
france:
loup-garou
germane:
Werwolf
japane:
狼男 [おおかみおとこ], 人狼 [じんろう]
pole:
wilkołak
rumane:
vârcolac
ukraine:
вовкулака

tasmania lupo

ZOO Hundosimila besto el Tasmanio, malaperinta en la 20a jarcento (Thylacinus cynocephalus), sola specio de la familio tilacinedoj: la tilacino […] aŭ tasmania lupo simil[e ]aspektas al vera lupo, sed ili du estas tiel malproksimaj ... kiel du mamuloj povas esti[11]; tilacino ankaŭ konata kiel tasmania lupo aŭ tasmania tigro pro sia stria dorso estis la plej granda preda[t]a marsupiulo de la nuna epoko [12].
11. S. Sarlette: Re: Pingvenoj kaj aŭkoj, soc.culture.esperanto, 1998-09-28
12. Vikipedio, Tilacino
bulgare:
тасманийскивълк
ĉine:
袋狼 [dàiláng]
france:
loup marsupial, thylacine
germane:
Beutelwolf, Tasmanischer Wolf, Beuteltiger, Tasmanischer Tiger
itale:
tigre della Tasmania, tilacino
katalune:
llop marsupial
latinece:
Thylacinus cynocephalus
nederlande:
buidelwolf, Tasmaanse tijger
pole:
wilkowór tasmański
portugale:
lobo-da-tasmânia
rumane:
lupul marsupial
ruse:
сумчатый волк, тасманийский волк

lupido

1.
ZOO Ido de lupo: ankaŭ la du lupidojn la ĉasistoj aligis [13]; mi mortigis la lupidon, ĉar mi ne povis trovi ĝian patron, la lupon [14].
2.
SPO Juna (plej ofte malpli ol 11-jara) skolto, skolteto: la fondinto [lordo Baden-Powell] ĉerpis la ideojn pri la skolteta ludo el la „Arbarega Libro“ de la brita verkisto Rudyard Kipling, tial skoltetoj ofte nomiĝas „lupidoj“ kaj la svarmestroj havas nomojn de bestoj [15]; la Retsesioj celantaj estrojn de Lupidoj, Skoltoj aŭ Roveroj implikitaj en evoluo/renovigado de la Junulara Programo [16].
13. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
15. J. K. Hammer: Skolta kaj tenduma terminaro, ĉapitro 6. La Svarmo
16. trad. G. Ricci: EURO.SCOUT.INFO 28 - Junio 2005
angle:
2. cub, cub scout, brownie [f.]
ĉeĥe:
1. vlče
ĉine:
2. 幼兽 [yòushòu], 幼獸 [yòushòu]
france:
1. louveteau, louvette [f.]
germane:
1. Welpe (Wolf) 1. Wolfsjunges 2. Wölfling, Wölflingsmädchen
hispane:
2. lobatos, alita [f.], lobata [f.]
itale:
1. lupacchiotto 2. lupetto, coccinelle [f.]
katalune:
1. llobató
nederlande:
1. welp (v.wolf) 2. welp (bij scouts), wolfje (bij scouts), kabouter (bij scouts)
pole:
1. wilczek, wilczę, szczenię wilka 2. zuch
portugale:
2. lobinho
rumane:
1. pui de lup 2. lupan
slovake:
1. vĺča
ukraine:
вовча, вовченя

administraj notoj

vir~o : Mankas dua fontindiko.
vir~o : Mankas verkindiko en fonto.