tradukoj: ar be bg br ca cs de el en es fa fr hu it la nl pl pt ru sk sv tr vo

*hund/o

*hundoTEZ Vikipedio

ZOO
1.TEZ
Genro el familio hundedoj (Canis).
2.TEZ
Dombesto apartenanta al tiu genro, devenanta de lupo, kun multaj rasoj, uzata precipe por gardado kaj ĉasado: li promenas kun tri hundoj [1]; hundo estas plej bona amiko de homo; hundo gardanta du pordojn restos malsataZ (oni ne povas servi du mastrojn samtempe); bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno (tion oni diras al iu, kiu miras, ke oni lin kritikas) [2]; oni lin konas kiel makulharan hundon (li estas de ĉiuj konata) Z; hundo bonrasa estas bona por ĉaso (li havas la kvalitojn aŭ la mankojn de siaj parencoj aŭ avoj) [3]; mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj (malpaculon ĉiu batas) [4]; bojanta hundo ne mordas (kiu multe minacas, ne estas la plej danĝera) Z; ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan [5]; por hundon dronigi oni nomas ĝin rabia (oni ĉiam trovas pretekston por malutili malamaton) [6]. SIN:domhundo

hunda

1.
De hundo: hunda mordo.
2.
(figure) Mizera; konvena por besto, ne por homo: hunda vivo [7].

ĉashundoTEZ Vikipedio

Hundo uzata en ĉaso por trovo, persekuto, mortigo aŭ alporto de bestoj: li baldaŭ renkontis kuŝantan ĉashundon, kiu spiregis kiel iu, kiu laciĝis de la kurado [8].

Ĉashundoj (CVn) TEZ Vikipedio

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Canes Venatici).

ĉenhundoTEZ

Hundo kiu gardas domon aŭ pasejon, tenate per ĉeno: krom tio troviĝas ankaŭ ĉenhundo, kiu bojas kontraŭ ĉio kaj ĉiu [9].

hundejo

Loko speciale aranĝita por ke vivu eksterdome kaj malliberece la hundoj: ĉi-nokte mi sidis sur la ŝtiparo apud la hundejo kaj amuzis min inciteti la alligitan hundon [10].

domhundoTEZ

ZOO=Hundo 2SUP:hundo 1

leporhundoTEZ Vikipedio

Hundo el raso rapidkura, gracie maldika, kapabla kurkapti leporon.

melhundoTEZ Vikipedio

Hundo el raso mallongkrura, aparte taŭga por ĉasi bestojn loĝantajn en tertruoj.

ŝafhundoTEZ Vikipedio

Hundo el grupo de rasoj uzataj origine de paŝtistoj por gardi brutaron kaj nun ankaŭ por diversaj gardaj kaj serĉaj celoj. Ŝafhundoj estas altaj kaj havas densan hararon.

terhundoTEZ Vikipedio

Hundo el raso malgranda, vigla, kun rekta hararo blanka kun makuloj: ĝi ne estis pli granda ol, ni diru, pudelo aŭ terhundo [11].

tradukoj

anglaj

~o: dog; ~a 1.: canine; Ĉas~oj: Canes Venatici; mel~o: dachshund; ŝaf~o: sheep dog.

arabaj

~o: كَلْبٌ ج كِلَابٌ.

belorusaj

~o: сабака; ~a: сабачы; lepor~o: ганчак; mel~o: такса ; ŝaf~o: аўчарка.

bretonaj

~o: ki; ~a: -ki; ĉas~o: ki-chase, ki-hemolc'h; ĉen~o: ki-porzh; lepor~o: levran; mel~o: ki-douar; ŝaf~o: ki-deñved.

bulgaraj

~o: куче; mel~o: дакел.

ĉeĥaj

~o: pes; ~a 1.: psí; mel~o: jezevčík; ŝaf~o: ovčácký pes.

francaj

~o: chien; ~a: canin, de chien; ĉas~o: chien de chasse; ĉen~o: chien de garde (à l'attache) ; ~ejo: chenil; lepor~o: lévrier; mel~o: basset, teckel; ŝaf~o: chien de berger; ter~o: fox-terrier. oni lin konas kiel makulharan ~on: il est connu comme le loup blanc; bojanta ~o ne mordas: chien qui aboie ne mord pas; por ~on dronigi oni nomas ĝin rabia: pour noyer son chien on lui trouve la rage; ~a vivo: une vie de chien.

germanaj

~o: Hund; ĉas~o: Jagdhund; Ĉas~oj: Jagdhunde; ĉen~o: Kettenhund, Wachhund; lepor~o: Windhund; mel~o: Dackel; ŝaf~o: Schäferhund; ter~o: Foxterrier.

grekaj

~o: σκύλος; ~a: σκυλίσιος; lepor~o: λαγωνικό.

hispanaj

~o: perro; Ĉas~oj: Los Perros de Caza.

hungaraj

~o: kutya; ~a 1.: kutya-; ~a 2.: kutya; lepor~o: agár; mel~o: tacskó, dakszli, borzeb; ŝaf~o: juhászkutya.

italaj

~o: cane; ~a 1.: canino (agg.); ~a 2.: da cane; ĉas~o: cane da caccia; Ĉas~oj: Cani da caccia, Levrieri; ĉen~o: cane da guardia; ~ejo: canile; dom~o: cane domestico; lepor~o: levriero; mel~o: bassotto (cane); ŝaf~o: cane pastore; ter~o: fox terrier, terrier.

katalunaj

~o: gos; ~a 1.: caní; ŝaf~o: gos d'atura.

latina/sciencaj

~o 1.: Canis; Ĉas~oj : Canes Venatici.

nederlandaj

~o: hond; ~a: honds; lepor~o: hazewindhond; mel~o: dashond; ŝaf~o: herdershond; ŝaf~o: herdershond.

persaj

~o: سگ; ~a: (مربوط به) سگ، سگی، سگ‌سان; ĉas~o: سگ شکاری; Ĉas~oj: تازیان; ĉen~o: سگ نگهبان، سگ پاسبان; ~ejo: لانهٔ سگ; lepor~o: تازی، سگ تازی; mel~o: سگ پاکوتاه، داکسوند; ŝaf~o: سگ گله; ter~o: تری‌یر. ~a vivo: زندگی سگی، زندگی نکبت‌بار.

polaj

~o: pies; ~a 2.: pieski; ~a: psi; ĉas~o: pies gończy; Ĉas~oj: Psy Gończe; ĉen~o: pies podwórzowy; lepor~o: chart; mel~o: jamnik; ŝaf~o: owczarek; ter~o: terier. ~a vivo: pieskie życie.

portugalaj

~o: cachorro, cão; ~a: canino; ĉas~o: cão de caça; ĉen~o: cão de guarda; lepor~o: galgo; mel~o: bassê; ŝaf~o: cão pastor.

rusaj

~o: собака, пёс; ~a: собачий; ĉas~o: охотничья собака; Ĉas~oj: Гончие Псы (созвездие); ĉen~o: цепная собака , цепной пёс; lepor~o: гончая (собака); mel~o: такса (порода собак); ŝaf~o: овчарка; ter~o: фокстерьер . ~a vivo: собачья жизнь.

slovakaj

~o: pes; ~a: psí.

svedaj

~o: hund.

turkaj

~o: köpek.

volapukaj

~o: dog.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, la bremenaj muzikistoj
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
10. Hans Christian ANDERSEN, Koboldeto kaj sinjorino, eldanigis K. KNOPF: Koboldeto kaj sinjorino
11. Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek: Naŭ fabeloj, Granda polica fabelo, [2002?]

[^Revo] [hund.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.56 2009/09/29 16:30:54 ]