*lan/o UV

*lano

TEKS Densa mola hararo kovranta la korpon de kelkaj bestoj, precipe de ŝafo, kaj uzata por teksi ŝtofojn: bona ŝafo, sana kaj abunde kovrita de lano [1]; blanka lano kiel neĝo [2]; faru tapiŝojn el kapra lano [3]; [ili] alportis ŝpinitan lanon bluan kaj purpuran [4]; li mallevis la lanajn tukojn de la tendo [5]; ne surmetu sur vin miksospecan veston el lano kaj lino kune [6]; li portis disŝiritajn lankitelon kaj ĉemizon FK ; ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon PrV ; kardi lanon [7]; kelke da disaj, lanosimilaj nubetoj Iŝtar . VD:lanugo1, vato
angle:
wool
beloruse:
шэрсьць, поўсьць, воўна
bretone:
gloan
ĉeĥe:
vlna
ĉine:
羊毛 [yángmáo], 絨線 [róngxiàn], 绒线 [róngxiàn], 毛 [máo]
france:
laine
germane:
Wolle, Vlies
greke:
μαλλί
hispane:
lana
hungare:
gyapjú
indonezie:
wol
japane:
羊毛 [ようもう], ウール, 柔毛 [じゅうもう], 毛糸 [けいと], 羊毛状のもの [ようもうじょうのもの]
katalune:
llana
nederlande:
wol
pole:
wełna
portugale:
ruse:
шерсть
tibete:
བལ་
turke:
yün
ukraine:
вовна

lanero

Floko de lano: preskaŭ en la mezo de la lensa disko de la grandega Galaksio, […] debranĉiĝis sistemo da steloj, ŝajnanta eta lanero, – sendube, giganta branĉo [8]; de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas PrV . VD:buklo, harfasko
8. Ivan Efremov: La nebulozo de Andromedo, Ĉapitro 15
angle:
strand, wool flake
france:
flocon de laine
germane:
Wollflocke, Strähne

senlanigi

(tr)
Depreni, detondi la lanon de...: proksime, kelkaj liaj servutuloj senlanigas ŝafojn [9]; senlanigu, sed ne senfeligu PrV .
9. G. Gárdonyi, trad. J. Horvath: Steloj de Eger, 2012
beloruse:
стрыгчы (здымаючы воўну)
ĉeĥe:
ostříhat vlnu
france:
tondre (moutons)
germane:
scheren (Schaf)
japane:
毛を刈り取る [けをかりとる]
ukraine:
стригти (овець)

administraj notoj