*kerub/o UV , ĥerub/o
*kerubo, ĥerubo
- 1.
Supernatura estaĵo, en formo de flugilhava virbovo kun homa
kapo:
Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon
kaj la turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo
[1];
la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj
flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estu unu kontraŭ la alia,
al la fermoplato estu turnitaj la vizaĝoj de la keruboj
[2];
Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento
[3].
- 2.
Anĝelo de la dua ĉiela ĥoro:
antaŭ Vi ĥeruboj falas kaj serafoj
[4].
serafo.
- 3.
Pentraĵo aŭ skulptaĵo prezentanta flugilhavan
infanon (plej ofte virknabon) aŭ nur la kapon.
Rim.: Ĝi forme ne similas al kerubo2 sed al Eroso.- 4.
- (figure) Ĉarma infano: mi prenis la knabon sur la manojn; li mire, serioze rigardis min, kvazaŭ kerubo, kiu ĵus falis de l’ ĉielo [5]; la fremdulo rigardas lin kaj lin frapas la beleco de la knabo […]; li staras tie kiel kerubo, kaj ĉar li ŝajne ne kuraĝas alproksimiĝi [6].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:24
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 25:20
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:11
4. R. Heber, trad. A. L. Curry: Sankta, Sankta, Sankta!, 1918
5. M. Konopnicka, trad. K. Bein: Mia Onklinjo, en: Pola antologio, 1909
6. H. J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, 1923
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 25:20
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:11
4. R. Heber, trad. A. L. Curry: Sankta, Sankta, Sankta!, 1918
5. M. Konopnicka, trad. K. Bein: Mia Onklinjo, en: Pola antologio, 1909
6. H. J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, 1923
- angle:
- 1. cherub, shedu, lamassu 2. cherub 3. cherub 4. cherub
- beloruse:
- херувім
- bretone:
- kerubin 4. kaezhig Doue
- bulgare:
- херувим 4. херувимче, ангелче
- ĉeĥe:
- cherub, cherubín
- ĉine:
- 1. 智天使 [zhìtiānshǐ], 基路伯 [jīlùbó]
- france:
- 1. chérubin 2. chérubin 3. putto 4. chérubin, ange
- germane:
- 1. Cherub 2. Cherub 3. Putte 4. Augenstern, goldiges Kind
- hispane:
- 1. querubín 2. querubín 3. ángel 4. ángel
- hungare:
- 1. kerub 2. kerub 4. kisangyal
- itale:
- 1. cherubino 2. cherubino 3. cherubino, angioletto, putto, amorino 4. cherubino, angioletto, amore (amorino, putto)
- japane:
- 天使ケルビム [てんしケルビム], ケルビム, 智天使 [ちてんし], 丸ぽちゃ顔のかわいい子ども [まるぽちゃかおのかわいいこども]
- nederlande:
- cherubijn
- perse:
- 1. کروبی 2. کروبی، فرشتهی مقرب
- pole:
- cherubinek, amorek, aniołek 1. cherub 2. cherub, cherubin 3. putto, amorek, cherubinek (pot., niepoprawnie), aniołek (pot.)
- ruse:
- 2. херувим 4. херувим
- slovake:
- cherub, cherubín
- ukraine:
- херувим