*kelk/a UV
- I.
-
kelka
(ununombre) Adjektivo, kiu signifas:- 1.
-
Nedifinitan kvanton de tuto, kies dividoj ne estas esprimeblaj per
nombroj:
metu kelkan ordon en vian paroladon
[1];
antaŭ kelka tempo
[2];
kun kelka hezitado
[3];
homoj riĉaj, en kelka rilato influaj
Marta
;
doni kelkan klarigon
[4];
respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj
[5];
en tiaj okazoj, […] kelka libereco alportas al ni nenian malutilon
[6];
kelktempa ĉeso ne estas forgeso
PrV
.
ia,
ioma,
iu - 2.
-
Nedifinitan, sed difineblan kvanton:
ĉiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron da novaj vortoj
[7];
falis kelka nombro el la servantoj de David
[8].
certa4
1. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
2. La Nova Testamento, La agoj 21:38
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 11:17- angle:
- some
- beloruse:
- 1. некаторы, нейкі 2. некаторы, нейкі
- ĉeĥe:
- nějaký, některý, trochu
- ĉine:
- 一些 [yīxiē], 有些 [yǒuxiē]
- france:
- 1. quelque, un certain 2. un certain
- germane:
- etwas, ein bisschen, einige, eine bestimmte (Menge)
- hispane:
- 1. algún, cierto 2. un cierto
- hungare:
- 1. némi, egy kis, bizonyos 2. bizonyos
- indonezie:
- beberapa
- japane:
- いくつかの, 何人かの [なんりかの], いくらかの, 多少の [たしょうの]
- pole:
- jakiś, niektóry, pewien
- rumane:
- unii, sigur
- ruse:
- 1. некоторый 2. некоторый
- slovake:
- nejaký, niektorý, trocha
- taje:
- จำนวนหนึ่ง
- ukraine:
- якийсь, певний (про число)
kelkaj
(plurnombre) Adjektivo, kiu signifas:-
Nedifinitan kvanton da pluraj nombreblaj aferoj, kontraste kun la
tuto aŭ kun pli granda kvanto:
- a)
-
en kelkaj (malmultaj) sekundoj amaso da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ li
[9];
ni prenos […] simple kelkajn ekzemplojn
[10];
kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj
najbaroj
[11];
dum ĉi tiuj kelkaj tagoj li sentis sin renaskita
[12];
kelktaga ekzerciĝo
[13].
iuj,
diversaj,
iomaj,
pli ol unu - b)
- (kun elipso de la substantivo) kelkaj (personoj) pensas, ke […] [14].
9. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
12. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto- afrikanse:
- paar
- albane:
- pak
- amhare:
- ጥቂቶች
- angle:
- several 1.a some
- arabe:
- قليل
- armene:
- քիչ
- azerbajĝane:
- bir neçə
- beloruse:
- некалькі, некаторыя, пэўныя, тыя ці іншыя
- bengale:
- কয়েক
- birme:
- နည်းသော
- bosne:
- nekoliko
- ĉeĥe:
- několik, někteří
- ĉine:
- 几个 [jǐge], 有的 [yǒude], 几 [jǐ], 些 [xiē]
- dane:
- få
- estone:
- paari
- eŭske:
- gutxi
- filipine:
- ilan
- france:
- 1.a quelques, certains 1.b quelques-uns, certains
- galege:
- poucos
- germane:
- 1.a eine bestimmte ... 1.b einige etwas, ein bisschen
- guĝarate:
- થોડા
- haitie:
- kèk
- haŭse:
- ‘yan
- hinde:
- कुछ
- hispane:
- algunos
- hungare:
- 1.a néhány 1.b néhányan
- igbe:
- ole na ole
- indonezie:
- beberapa
- irlande:
- beag
- islande:
- fáir
- japane:
- 少数 [しょうすう]
- jave:
- sawetara
- jide:
- ווייניק
- jorube:
- diẹ
- kanare:
- ಕೆಲವು
- kartvele:
- რამდენიმე
- kazaĥe:
- бірнеше
- kimre:
- ychydig
- kirgize:
- бир нече
- kmere:
- ប៉ុន្មាន
- koree:
- 조금
- korsike:
- qualchi
- kose:
- mbalwa
- kroate:
- nekoliko
- kurde:
- kêmane
- latine:
- pauci
- latve:
- maz
- laŭe:
- ບໍ່ຫຼາຍປານໃດ
- litove:
- mažai
- makedone:
- неколку
- malagase:
- vitsivitsy
- malaje:
- 1.b beberapa
- malajalame:
- കുറെ
- malte:
- ftit
- maorie:
- torutoru
- marate:
- काही
- monge:
- ob peb
- mongole:
- хэдэн
- nederlande:
- 1.b enkele
- nepale:
- केही
- njanĝe:
- zochepa
- okcidentfrise:
- stikmannich
- panĝabe:
- ਕੁਝ
- paŝtue:
- څو
- pole:
- kilka
- ruande:
- bake
- rumane:
- niște, câteva
- ruse:
- 1.a несколько 1.b некоторые
- samoe:
- nai
- sinde:
- چند
- sinhale:
- කිහිපයක්
- skotgaele:
- beagan
- slovake:
- niekoľko, niektorí
- slovene:
- nekaj
- somale:
- yar
- ŝone:
- shoma
- sote:
- tse seng kae
- sunde:
- saeutik
- svahile:
- chache
- taĝike:
- якчанд
- taje:
- จำนวนหนึ่ง
- tamile:
- சில
- tatare:
- бик аз
- telugue:
- కొన్ని
- tibete:
- ཉུང་ཉུང་
- ukraine:
- кілька
- urdue:
- چند
- uzbeke:
- oz
- vjetname:
- số
- volapuke:
- 1.b ans
- zulue:
- ambalwa
kelke
-
Analoge kun ‚multe‘, ‚iom‘ kaj ceteraj, tiu adverbo estas uzata kun la
senco de substantivo montranta nedifinitan, sed ne tre grandan
kvanton:
nur kelke da homoj sidis en la ĉambro;
mi volis doni al vi kelke da violoj
Hamlet
;
eniris kelke da nudaj Ĥaldeanoj
[15];
ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj
[16];
mi rememoris kelke el tiuj libroj
[17];
„kial vi ĉiam kvazaŭ subpremas ridon, kiam mi vin kisas?“ li demandis kun nuanco
kelke ĉagrena en la voĉo
[18].
iom2,
malmulte
Rim.: Oni donis arkaike al kelkaj, kelke da la sencon de pli ol unu, pluraj: dum kelke da semajnoj li plimaljuniĝis je kelke da jaroj [19].15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
16. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
18. J. Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1980
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV- angle:
- some
- beloruse:
- некалькі
- germane:
- einige
- hispane:
- algunos
- hungare:
- néhány
- pole:
- kilka
- rumane:
- puțin
- ruse:
- несколько
- ukraine:
- кілька
kelkoble
- Multiplikite per negranda nombro: mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi Marta ; varoj, importitaj el landoj ekster EU, plikostiĝos eĉ kelkoble [20].
20. Monato, LAST: Eŭropaj prezoj minacas, 2004- germane:
- um einige Male
kelkope
- En malgranda grupo: ili kolektiĝis kelkope en ies hejmo unu aŭ du vesperojn ĉiusemajne por interparoli [21].
21. Bakin (Li Yaotang), trad. Wei Yida: La Familio, ĉapitro 25a, p. 312a- angle:
- several together
- beloruse:
- некалькі (разам), па некалькі
- ĉeĥe:
- po několika
- ĉine:
- 三三两两 [sānsānliǎngliǎng], 联袂 [liánmèi]
- france:
- en petit groupe
- germane:
- zu einigen (Gruppe)
- hispane:
- en grupos pequeños
- japane:
- 数人連れで [すうりつれで]
- pole:
- kilka, kilku, kilkoro
- rumane:
- mai mulți
- slovake:
- po niekoľko
- II.
-
kelk-
-
Prefikso kun la signifo „de nedfinita nombro aŭ kvanto“:
kelktaga ripozo
[22];
li foriris kelkdekon da paŝoj
[23];
post kelktempa (ioma) dancado la reĝidino […] demandis lin
[24];
sekvis kelktempa (okaza) laboro jen tie, jen tie, kun longaj interaj periodoj
de
senlaboreco
[25].
kelkfoje,
dekkelkjarulo
Rim.: Kelk- estas iafoje pleonasme uzata kiel prefikso por insisti pri la nedifiniteco de la kvanto: kelkiuj Metrop ; kelkiom(a) Metrop ; mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi Marta . La formo ununombra kelkiu, uzata kun la senco de iu estas tute malracia, ĉar kelkaj montras ĉiam pli ol unu, kaj kelka ne povas esti uzata pri nombreblaj aferoj.22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
25. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo -
Prefikso kun la signifo „de nedfinita nombro aŭ kvanto“:
kelktaga ripozo
[22];
li foriris kelkdekon da paŝoj
[23];
post kelktempa (ioma) dancado la reĝidino […] demandis lin
[24];
sekvis kelktempa (okaza) laboro jen tie, jen tie, kun longaj interaj periodoj
de
senlaboreco
[25].