4indeks/o

indekso

1.
TIP Aboca listo de vortoj aŭ nomoj, ordinare kun indiko de la originalaj trovlokoj de la listeroj: persona indekso [1]; tema indekso [2]; en 1963 aperis Indekso de Semoj, Bulboj kaj Vivaj Plantoj [3]; preskaŭ ĉiuj mencioj pri Platono, citoj el liaj verkoj kaj indeksoj de liaj verkoj uzas la Stephanus-paĝnumeradon [4]; bibliografia indekso [5]; la programeto faras indekson de la tuta enhavo de la komputilo [6]. VD:enhavtabelo, registro1
2.
KAT Listo de libroj, kies legadon malpermesis la katolika eklezio: pro ĉi tiu idearo li estis listigita de papo Pio 12a en la Indekso de la malpermesitaj aŭtoroj [7]; (figure) dum la komunismo Dio estis en la nigra indekso [8].
Rim.: Ne uzu la vorton en la senco indico: glikemia indekso (mallonge GI) montras por ĉiu nutraĵo, kiom rapide la karbonhidratoj eniras la sangon [9].
angle:
index 2. Index Librorum Prohibitorum
beloruse:
1. індэкс, указальнік 2. індэкс
ĉeĥe:
abecední rejstřík, index, seznam
ĉine:
1. 索引 [suǒyǐn], 引得 [yǐndé], 目录 [mùlù]
france:
index
germane:
1. Stichwortverzeichnis, Index, Inhaltsverzeichnis 2. Index Romanus, Verzeichnis verbotener Bücher, Index librorum prohibitorum
hispane:
índice
hungare:
index
itale:
1. indice (di un testo) 2. indice (lista libri proibiti)
japane:
索引 [さくいん], 禁書目録 [きんしょもくろく]
nederlande:
index
portugale:
1. índex (índice de livro) 2. índex (catolicismo)
ruse:
1. индекс, указатель, справочная таблица
slovake:
index, zoznam zakázanej literatúry
ukraine:
покажчик, індекс

administraj notoj