kanon/o

kanono

1.
KRI Grava eklezia regulo, koncernanta la kredon, kulton kaj disciplinon: la kanono 1271 de la eklezia leĝaro, kiu invitas episkopajn konferencojn, diocezojn, diversspecajn ekleziajn organizaĵojn kaj fidelulojn libere helpi por la subvenciado de la taskoj de la kurio [1]. VD:kodekso
2.
Norma listo: infanoj legas librojn, kiujn la literatura kanono juĝas senvaloraj [2].
a)
BIB Norma listo da libroj kiujn koncerna konfesio rigardas kiel sanktajn: malnovtestamenta kanono, novtestamenta kanono, masora kanono; aperis protestanta eldono, kun nur la tradicia kanono, kiun en Esperanto oni konas en la antaŭaj eldonoj de la Biblio [3].
b)
KRI Eklezia katalogo de la sanktuloj.
Rim.: Kanono estas ankaŭ pafilego kaj cetere ĉenkanton oni okaze nomas kanono.
1. Monato, Armando Zecchin: Spezokonto por la jaro 2006 pozitiva, 2007
2. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)
3. Monato, Gerrit Berveling: Nova biblio okopa, 2005
angle:
canon
beloruse:
канон
ĉeĥe:
dělo, kanón
ĉine:
[diǎn], 教規 [jiàoguī], 圣典 [shèngdiǎn]
france:
canon (religion)
germane:
Kanon (religiöse Norm)
hispane:
canon
hungare:
kánon malnovtestamenta ~o: ótestamentumi kánon . novtestamenta ~o: újtestamentumi kánon . masora ~o: maszórikus kánon.
itale:
canone 1. regola canonica
japane:
聖書正典 [せいしょまさのり], 教会法規 [きょうかいほうき], 聖人表 [せいじんおもて], 聖列 [ひじりれつ], カノン
katalune:
cànon
nederlande:
canon malnovtestamenta ~o: canon van het Oude Testament. novtestamenta ~o: canon van het Nieuwe Testament.
pole:
kanon
ruse:
канон malnovtestamenta ~o: ветхозаветный канон. novtestamenta ~o: новозаветный канон. masora ~o: масоретский канон. 2.b лик святых
slovake:
delo, kanón
ukraine:
гармата

kanona

1.
KRI Rilata al kanono 1, konforma al ĝi: la kanona juro; la kanonaj horoj (destinitaj al preĝo).
2.
BIB Rilata al kanono 2.a: la kvar kanonaj evangelioj; kanonaj libroj“ oni nomas tiujn, kiuj formas la bazon, laŭ kiu oni ĝuste analizu iun doktrinon: nepre necesu koni tiujn, kaj koni tiujn plene sufiĉu [4]; Cherpillod atente ekzamenas multajn fragmentojn de kanonaj kaj apokrifaj fontoj, kiuj entenas dat-indikojn, por determini la tempon de naskiĝo kaj morto de Jesuo Kristo [5].
3.
Norma, konvencia: rusaj pentristoj en la 17-a jarcento aŭdace transiris de la kanona fronta portreto al la profila [6].
4.
MAT(fakula ĵargono)MatVort Plej natura. VD:kanona bazo, kanona projekcio.
Rim.: La vorto ne havas precizan sencon. Ĝi nur servas por kvalifiki iujn objektojn, kiujn oni povas ial konsideri plej „naturaj“, „evidentaj“, „regulaj“, ktp.
4. Monato, Carlo Minnaja: Mi estas homo, 2007
5. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, 2003
6. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, III. Atomoj de evoluo
angle:
~aj horoj: canonical hours. 4. canonical
beloruse:
кананічны
france:
canonique
germane:
~aj horoj: kanonische Stunden. 3. gängig 4. kanonisch
hispane:
canónico
hungare:
~aj horoj: kánoni órák. 2. kánoni, kanonikus 4. kanonikus
itale:
canonico
katalune:
canònic ~aj horoj: hores canòniques.
nederlande:
1. canoniek ~aj horoj: canonieke uren, daggetijden. 2. canoniek 4. natuurlijk (wisk.)
pole:
kanoniczny
ruse:
канонический ~aj horoj: уставные часы молитв.
ukraine:
гарматний

enkanonigi

KRI
Solene enskribi iun en la kanonon de la sanktuloj aŭ beatuloj.
angle:
canonize
beloruse:
кананізаваць
ĉeĥe:
kánonizovat
france:
canoniser
germane:
kanonisieren
hispane:
canonizar
hungare:
felvesz a szentek sorába, kanonizál
itale:
canonizzare
katalune:
canonitzar
nederlande:
canoniseren, heilig verklaren, zalig verklaren
pole:
kanonizować
ruse:
причислить к лику святых , канонизировать
slovake:
kanonizovať

duakanona

BIBKAT
Apartenanta al iu el la Bibliaj libroj (aŭ ties partoj) kies aŭtento estas kontestata kaj kiujn la eklezio rigardas malpli aŭtoritataj: aperis […] ekumena eldono, t.e. kun tiu [konata] kanono, sed inter la Malnova kaj Nova Testamentoj staras la Duakanonaj Libroj [7].
Rim. 1: La termino estas romkatolika. Ĝi ŝajnas implici ekziston de iu „dua kanono“, pri kio fakte ne temas.
Rim. 2: Simila nocio ekzistas en ortodoksismo; tamen tie temas pri „libroj bibliaj“, el kiuj unuj estas kanonaj, kaj iuj estas „bibliaj eksterkanonaj“ (la eklezio ankaŭ ilin rigardas instruaj kaj rekomendindaj, presigas ilin en siaj biblioj, sed ne plene agnoskas ilin „Die inspiritaj“). La ortodoksa Biblio entenas je 4 libroj pli da ili ol la romkatolika Vulgato.
Rim. 3: Protestantoj, polemike, rifuzas distingi tiajn librojn disde la apokrifoj.
Rim. 3: Precipe temas pri la malnovtestamentaj libroj kiuj ne eniris la masoran kanonon; tamen ankaŭ iujn librojn novtestamentajn iuj (i.a. la romkatolikoj) rigardas duakanonaj: Hebreoj, Jakobo, Judas, 2Petro, 1Johano, 2Johano, Apokalipso.
7. Monato, Gerrit Berveling: Nova biblio okopa, 2005
angle:
deuterocanonical
beloruse:
другакананічны
france:
deutérocanonique
hungare:
deuterokanonikus
indonezie:
deuterokanonika
itale:
deuterocanonico
katalune:
deuterocanònic
nederlande:
deuterocanoniek
pole:
apokryficzny, psudoepigraficzny
ruse:
второканонический, неканонический
ukraine:
второканонічний

administraj notoj

en~igi: Mankas fontindiko.
en~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dua~a: Mankas dua fontindiko.