imanent/a PV

imanenta

FIL
Karakterizas, rilate al iu estulo aŭ estularo, ĉion, kio estas entenata en ili kaj ne rezultas de ekstera supera agado; samspeca: la imanenta justo (rezultanta de la natura ordo de la mondo, kp natura juro); laŭ Spinoza Dio estas imanenta en la mondo (vd panteismo); Esperanto sistem-imanente maldisigas, eĉ kunigas, tiel minimumigante konflikto[jn] [1]; la nova kapitalismo […] vekas avidojn, ebloj kontentigi tiajn avidojn estas sistem-imanentaj [2]. ANT:transcendaVD:esenca1, implica1, integra4, neforprenebla, samnatura
1. La Ondo de Esperanto, 2001, №5
2. Monato, Kapitalismo sen masko, 2002, El mia vidpunkto
angle:
immanent, indwelling, inherent (in), intrinsic
beloruse:
іманэнтны, уласьцівы
ĉeĥe:
imanentní, uvnitř jsoucí
ĉine:
內在 [nèizài], 固有 [gùyǒu], 与生俱来 [yǔshēngjùlái]
france:
immanent (phil.)
germane:
immanent, innewohnend, inhärent, intrinsisch, ureigen, wesenhaft
hispane:
inmanente
hungare:
immanens, benne rejlő
japane:
内在する [ないざいする], 内在的な [ないざいてきな]
katalune:
immanent
nederlande:
immanent
portugale:
imanente
ruse:
имманентный, свойственный, присущий
slovake:
imanentný, vnútri existujúci
ukraine:
іманентний, властивий, притаманний

administraj notoj