gener/i PV
generi
(tr)
- 1. ↝
-
Produkti
per fizika, ĥemia, biologia, matematika aŭ komputa procezo,
ekzistigante el io alikvalita aŭ alisubstanca aŭ el nenio:
generi elektron;
generu ideojn!
[1];
montri al la neesperanta publiko ... ke
esperanto generas sian propran kulturon, ke ĝi
ekzistas, vivas, kaj evoluas
[2];
la programo ankaŭ enhavas (...) parton por generi vortlistojn kaj la komencon de Esperanta kurso [3];
ĉar estas ekstreme malprobable, ke du homoj generis la saman ŝlosilon, estas supozinde, ke la dua petanto kopiis la publikan ŝlosilon de la unua kaj ne vere posedas la privatan ŝlosilon [4].
- 2.
-
Produkti vivanta(j)n estaĵo(j)n siaspeca(j)n.
- a) ↝
- (pri virseksulo:)
naskigi
- b)
- (pri ajna el la gepatroj:) sed heredaj malsanoj kaj iuj aliaj faktoj kredigas min ke la regulo havas pli larĝan aplikon, kaj ke kiam ne estas klarigo kial trajto aperas je certa aĝo, ĝi tamen emas aperi en la idoj je la sama periodo en kiu ĝi unue aperis en la generinto [5]; preĝu por ni, Sankta Generintino de Dio! [6].
- c)
- (pri paro da gepatroj:) paro da blankvangaj gibonoj bredata en la zoo de Guilin generis masklan idon unu jaron post la kunvivado [7]; juna kabilino estas mortkondamnita de sia familio, ĉar ŝi transpaŝis la praajn regulojn kaj elektis kiel vivkunulon francon kaj generis kun li infanon [8].
- d)
- (pri populacio:) pri la subteno de Dio kiu benas la laboron kaj la laciĝon de la ĉiutago, kiuj estus alimaniere vanaj, kaj pri la bonstato kaj estonteco, kiun povas konstrui kaj je kiu povas esperi tiuj nacioj en kiuj oni generas pli da gefiloj, kompare kun tiuj markitaj de demografia malkresko [9].
- 3. ↝
PIV1
naski.
1.
Irina Gonĉarova: Kio post STRIGo?, REGo n-ro 6 (25). Dec. 2004.
2. Informletero de Vinilkosmo. numero 8, aŭg. 2004
3. Gerard van Wilgen: „Ergane“ anstataŭ Athena, Eventoj, n-ro 097
4. Komputila sekureco: aŭtentikeco kaj konfidenceco
5. Ĉ. Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉap. 1a
6. Saluton, Reĝino
7. El Popola Ĉinio
8. Johan'-Luko Tortel: Vualo de l' silento, Sennaciulo, 1997
9. Papo Benedikto la 16a
2. Informletero de Vinilkosmo. numero 8, aŭg. 2004
3. Gerard van Wilgen: „Ergane“ anstataŭ Athena, Eventoj, n-ro 097
4. Komputila sekureco: aŭtentikeco kaj konfidenceco
5. Ĉ. Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉap. 1a
6. Saluton, Reĝino
7. El Popola Ĉinio
8. Johan'-Luko Tortel: Vualo de l' silento, Sennaciulo, 1997
9. Papo Benedikto la 16a
- angle:
- 2. generate 3. generate, span
- ĉeĥe:
- generovat, tvořit, vytvářet
- france:
- engendrer 3. engendrer (math.), générer, sous-tendre
- germane:
- 3. erzeugen, bestimmen, aufspannen
- hungare:
- 2. nemz 3. generál
- nederlande:
- verwekken (een kind)
- pole:
- 2. płodzić, rozmnażać się 3. generować
- portugale:
- gerar, procriar
- ruse:
- 1. порождать, производить, генерировать 2. порождать, породить, произвести (потомство), размножаться, плодиться 3. порождать, образовать, натягивать 2.c прижить, произвести на свет
- slovake:
- generovať, tvoriť, vytvárať
generado ↝
- 1.
- Ago generi1: la generado kaj akcelado de partikloj (ekz. protonoj) per elektronaj rimedoj [10]; kiu tamen bezonas dukolumnan tekston, ... aŭtomatan generadon de indekso ktp, tiu ne trovos tiujn funkciojn en la aktuala versio [11].
- 2. ↝
- Ago generi2: homa, besta, vegeta generado; spontanea generado (produktado de vivo, okazanta laŭ kelkaj scienculoj sen antaŭa ĝermo).
- angle:
- generation
- ĉeĥe:
- plození, rozmnožování
- france:
- 2. génération (fait d'engendrer)
- hungare:
- 2. nemzés
- nederlande:
- 2. verwekking
- pole:
- 2. płodzenie
- portugale:
- 2. geração (ato de gerar)
- ruse:
- 1. порождение, генерация, генерирование 2. порождение, зарождение
- slovake:
- plodenie, rozmnožovanie
genera
- 1.
- Rilata al genero1: genera gramatiko; la nun konata teĥnologio de „generaj reaktoroj“, en kiuj estas utiligebla 238U kaj ankaŭ la transurania plutonio, estas danĝera kaj pro tio neuzata [12].
- 2.
-
Rilata al genero2:
generaj organoj.
- angle:
- genital, generative
- ĉeĥe:
- generický, plodící, rodící, rozmnožovací, rozplozovací
- france:
- génésique, génital ~aj organoj: organes génitaux
- hungare:
- nemző, nemi ~aj organoj: nemi szervek
- nederlande:
- genitaal ~aj organoj: genitaliën, geslachtsdelen
- pole:
- płciowy ~aj organoj: narządy płciowe
- portugale:
- genital
- ruse:
- 1. порождающий, генеративный ~aj organoj: детородные органы 2. детородный, репродуктивный
- slovake:
- generický, plodiaci, rodiaci
generoZ
- 1. ↝
generado
- 2. ↝
-
Grupo da familioj, posteularo de unu sama praulo:
estas feliĉo aparteni al genero, kiu distingiĝis,
kaj per tio havi jam en la sango la instigon progresadi
en ĉio brava
[13];
diversas laŭnecese la bestoj, kaj prosperas ||
generoj rinoceraj, tapiraj, kaj lemuraj
[14].
gento
13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
14. John Francis: La kosmo
14. John Francis: La kosmo
- ĉeĥe:
- kmen
- ruse:
- 2. род (фамилия)
- slovake:
- kmeň
regeneri
(tr)
- 1.
- Ree produkti ion foruzitan: oni povas uzi vegetaĵojn por regeneri oksigenon konsumatan de la homoj; antaŭtagmeze ĉiu havos sufiĉe da tempo por regeneri sian sanon dum aktiva ripozado: promenado, biciklado, naĝado, sunumado [15]
- 2.
- Rekreskigi perditan organon aŭ ties parton: marstelo regeneris la perditan brakon. la homo ĉiutage regeneras multmilionojn da ĉeloj de la haŭto, sango ktp [16].
- ĉeĥe:
- obnovit, obrodit, regenerovat
- ruse:
- 1. восстановить, регенерировать 2. регенерировать
- slovake:
- obnoviť, regenerovať