frazeologi/o PIV1

frazeologio

LIN
1.
Teoria tuto aŭ efektiva kolekto de la parolturnoj, proverboj, kutimaj citoj, tipaj esprimoj… propraj al lingvo aŭ ĵargono: En la jaro 1905 mia karmemora patro komencis la publikigadon de kvarlingva frazeologio-proverbaro, super kiu li laboris kun amo en la daŭro de longa tempo [1]; la plej multe uzata fonto estas „Proverbaro Esperanta“ de L.L. Zamenhof, kiu konsistas el kolekto da esperantigitaj proverboj, sentencoj kaj parolturnoj el la rusa-pola-germana-franca frazeologio kompilita de lia patro, M.F. Zamenhof [2].
2.
Lingvoscienca studo de la frazeologiaĵoj: la historia frazeologio studas devenon kaj evoluon de frazeologiaĵoj; la kompara frazeologio estas kompara studeo de la frazeologioj de diversaj lingvoj.
3.
(malofte) Aparta esprimmaniero propra al iu socia grupo aŭ individuo: la gazetara, ĵurnalista frazeologio; La taĉmentanoj, kiuj ne komprenis la frazeologion de don Quijote ne emis trankviliĝi [3]. SUB:ĵargono, idiolekto
Rim. 1: PIV donas tute fantazian misdifinon: «frazeologio LING Frazaranĝo propra al iu lingvo aŭ al iu lingvouzanto.» Tiu difino malakordas kun la uzoj reala kaj Zamenhofa (vd la ekzemplojn ĉi-supre), kaj ne meritas registradon. Probable ĝi estas ŝuldata al la provo interpreti ‹fraze…› kiel la Esperantan ‹frazo›. Fakte tiu ‹fraze…› transskribas la genitivon de la greka φράσις, kiu lasta efektive estas la etimo de nia ‹frazo›, sed kiu malnovgreke havis alian signifon (oratora esprimo, parolturno). Ĝuste tiun praan signifon celis Miĥaelo Neander, kreinta la terminon en la jaro 1558ª. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Iuj volis „korekti“ frazeologion per forigo de e: ‹frazologio›. Tio tamen ne estus plibonigo, ĉar la termino ne koncernas frazojn en ties signifo Esperanta. Pli sprita maniero kohergi estus enkonduki la vorton ‹frazeo› por la signifo de la nuna frazeologiaĵo; ĝi estus same mallonga kaj oportuna kiel la angla ‹phraseme›, kaj eĉ pli logika ol tiu lasta; tamen ĝis nun neniu provis tion. [Sergio Pokrovskij]
1. Zamenhof: L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, Antaŭparolo
2. B. Golden: Proverboj en Esperanto: hodiaŭ kaj morgaŭ, La Ondo de Esperanto, 1995:3-4 (22-23)
3. Cervantes, tr. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, Parto 1ª, ĉap. 44ª
angle:
phraseology
beloruse:
фразэалёгія
ĉeĥe:
frazeologie
ĉine:
美言詞令 [měiyáncílìng]
france:
phraséologie
katalune:
fraseologia
pole:
frazeologia
ruse:
фразеология
slovake:
frazeológia
ukraine:
фразеологія

frazeologiaĵo PIV2

LIN
Fiksita esprimo apartenanta al frazeologio de koncerna lingvo, vortgrupo kies senco ne egalas al la regula kombino de la sencoj de ĝiaj partoj: Ĉu planlingvo entute devas havi frazeologiaĵojn, ja tio malfaciligas la internacian interkompreniĝon? [4]; Ĉar malofte oni trovas poezian lingvaĵon en scienca teksto, plezurigis min, ke por unu el la tipoj de frazeologiaĵoj, ŝi prunteprenis la homeran esprimon … „flugilhavaj vortoj“ [5].
SUB:parolturno, proverbo
4. Ilona Koutny: Esperanta kulturo kaj ĝia speguliĝo en la lingvo, La Ondo de Esperanto, №284 (2018:6).
5. gmck-j: Feniksa EsperantologioMonato
angle:
phraseme, set phrase, fixed expression,
beloruse:
фразэалягічны зварот
ruse:
фразеологизм, фразеологический оборот

administraj notoj