idiolekt/o NePiv
idiolekto

- Tuto da lingvaj apartaĵoj (vortoprovizaj, gramatikaj, frazeologiaj, fonetikaj) de parolmaniero propra al iu individuo: koncerne ĉiutagaĵojn Esperanto ofte montriĝas ne kiel idiomo unuece lernebla kaj senkonflikte instruebla sed kiel aro da idiolektoj aŭ grupolektoj [1]; Kaj ŝi uzas sian propran kutiman lingvon, kun kelkaj (tre malmultaj, sed tamen iuj) personaj propraĵoj, do sian propran idiolekton … kaj tio vere ne ŝokas min [2].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru persona lingvoversio.
- angle:
- idiolect
- beloruse:
- ідыялект
- ĉeĥe:
- idiolekt
- france:
- idiolecte
- germane:
- Idiolekt
- pole:
- idiolekt, język osobniczy
- ruse:
- идиолект