*filik/o

filiko

Iu el filikoj, sporoplanto kun plumsimilaj folioj, kies pintoj june estas helike enrulitaj; la sporujoj troviĝas sur la malsupra flanko de la folioj: elstaris tri grandaj vergoj el filiko [1]; remparo ĉirkaŭkreskita de filikoj [2]; mallarĝa vojeto […] profundiĝas en mallumajn arbarojn, kie la filikoj kovras la arbojn de l’ radikoj ĝis la pintoj [3]; densejo, en kiu serpentas vojeto, ĉe ambaŭ flankoj maldikaj betuloj kun arĝenta ŝelo, lilikolora eriko, griza musko, folioriĉaj filikoj IK .
malsupra flanko de folio kun la sporujoj
CC BY-SA 3.0  [4]
angle:
fern
beloruse:
папараць
ĉine:
蕨类 [juélèi], 欧洲蕨 [ōuzhōujué], 薇 [wéi]
germane:
Farn
japane:
シダ

filikoj

BOT
Klaso de filikoplantoj (Polypodiopsida), plurjaraj herboj, sporoplantoj, kun plej ofte dividataj folioj, june helike enrulitaj: kriptogamoj estas sporplantoj, kies seksa reproduktiĝo okazas sen floroj, ĝi estas unu el la du subregnoj de la planta regno [al kiu] apartenas la talofitoj, muskoj, filikoj, algoj [5].
filiko
CC BY 2.0  [6]
angle:
ferns
ĉeĥe:
kapradiny
ĉine:
蕨类植物 [juélèizhíwù]
france:
fougères, filicinées
germane:
Farne, Echte Farne
hungare:
páfrányalakúak
japane:
シダ類 [シダるい]
latinece:
Polypodiopsida
portugale:
feto
ruse:
папоротники
slovake:
papradiny

filikoplantoj

BOT Grupo de vegetaĵoj el la divizio de vaskulaj plantoj, reproduktiĝantaj per sporoj.
angle:
ferns
germane:
Farnpflanzen
hungare:
páfrányok
latinece:
Polypodiophyta, Pteridophyta

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.
~oj: Mankas verkindiko en fonto.
~oplantoj: Mankas fontindiko.
~oplantoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.