elit/o [1]

elito

Plej bona parto el aro, precipe el homgrupo: intelekta elito [2]; la reganta elito [3]; samtempe lerni 5 - 6 lingvojn kapablas nur malgranda elito de lingvotalentaj sciencistoj [4]; la valutunio estas riska projekto, kiun la politika kaj ekonomia elitoj […] volas trudi al la popolo [5]; pro sekurecaj konsideroj, tiu koridoro estis elektita por la konferenca elito [6]; en Sanktavalo, kontraŭe, oni sentas sin kvazaŭ ĉe elito, tiel dignaj, bonedukitaj, dolĉavortaj aperas la loĝantoj [7]. VD:kremo 2
angle:
elite
beloruse:
эліта
ĉeĥe:
elita, noblesa, smetánka (společnosti), výkvět, špice, špička
ĉine:
精英主义 [jīngyīngzhǔyì], 优秀分子 [yōuxiùfēnzǐ], 俊傑 [jùnjié], 精英 [jīngyīng], 精华 [jīnghuá], 上流社会 [shàngliúshèhuì]
france:
élite
germane:
Elite, Auserwählte, Bestenauslese
hispane:
élite
japane:
エリート [えりーと], 選良 [せんりょう], 精鋭 [せいえい], 選り抜きの人々 [えりぬきのひとびと]
katalune:
elit
nederlande:
elite
pole:
elita
portugale:
elite, fina-flor, nata, escol
ruse:
элита
slovake:
elita, výkvet
ukraine:
еліта, краща, добірна частина, кращий, добірний екземпляр

elita

1.
Eminenta, de la plej bona: elita posteno, kun gravaj respondecoj [8]; lia filo studas ĉe elita instituto [9]; Aso apartenas al elita kaj riĉega familio [10]. VD:distinginda, elektita, elstara2
2.
(pri grupo) Malfacile enirebla: elita grupo de aktivuloj [11]; malnova societo, elita, tre riĉa [12]. VD:esotera, fermita4, sekreta societo
8. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 18
9. Monato, Yamasaki Seikô: Sociolingvistoj ĉu glacikoraj?, 2004
10. Monato, Hori Jasuo: Elitulo elektita, 2008
11. Monato, Paul Gubbins: Saluton, serĝento!, 2013
12. Claude Piron: Gerda malaperis, Ĉapitro 24 (dudek Kvar)
angle:
elite
beloruse:
элітарны, элітны
france:
d'élite
germane:
1. Elite- 2. elitär
japane:
エリートの [えりーとの], 選り抜きの [えりぬきの]
katalune:
elitista
ukraine:
елітний, кращий, добірний

elitismo

POL Sinteno, kiu atentas kaj favoras eliton, eventuale neglektante ceterajn homojn: tio, kion usonanoj (almenaŭ la plejparto) ne ŝatas, estas elitismo [13]; Gramsci […] inspirita de intelektula elitismo, eĉ opinias ke la subaj popoltavoloj ne tiom bezonas internaciajn kontaktojn [14]. ANT:egalismoVD:snobismo
13. T. Sankaro: Pli da Ĝangala „neŭtraleco“, [blogo], 2004-12-05
14. A. Montagner: Sinistra e esperanto, soc.culture.esperanto, 2005-05-01
angle:
elitism
beloruse:
элітарызм
ĉeĥe:
elitářství
france:
élitisme
germane:
Elitismus
katalune:
elitisme
portugale:
elitismo
slovake:
elitárstvo

elitulo

Ano de elito: distingita elitulo [15]; li […] estos sola, izolita en korpuso de la elituloj, kiuj superece rigardos liajn baraktojn kun milda surprizo, scivolante de kie li leviĝis en iliajn vicojn [16]; la elituloj en la luksaj manĝohaloj supre povas sin regali [17]; Amelia aparte ŝatas eventojn en grandaj kasteloj, kie ŝi povas konversacii kun la elituloj de la irlanda socio [18].
15. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 24
16. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
17. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 2. La Ĵeto Estas Farita.
18. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
angle:
elite
beloruse:
прадстаўнік эліты
france:
cador, ponte
1. P. Christaller: Deutsch-Esperanto Wörterbuch, 1910

administraj notoj