averi/o PV

averio

1.
SHI Difekto al ŝipo aŭ alia transportilo aŭ al ĝia ŝarĝaĵo: la ŝipo bezonis ripari kelkajn averiojn [1]; per tiu unusola averio la familio perdas preskaŭ tutan sian havaĵon: la ŝipon mem, la mortulojn kaj la kapablon repagi la koston [2]; oni devas […] gardi la kosmostacion […] kaj solvi eventualajn averiojn [3]. VD:ŝiprompiĝo
2.
EKON Difekto okazanta al ĉiuspecaj instalaĵoj aŭ varoj: ni ĉiuj timas averion de tiu elektrejo, sed mi estas konvinkita, ke la atomelektrejo […] estas bone konstruita [4].
VD:akcidento, damaĝo
1. A. Dumas, trad. D. Moirand: La grafo de Monte-Kristo, 2010
2. Donald Broadribb: Bele prezentita romano, Monato, 2007/11, p. 25
3. Roberto Pigro: Festanta la revenon de Astrosamantha, Monato, 2015/08, p. 15
4. Jiří Patera: Ĉeĥa opinio pri atomelektrejo en Temelín, Monato, 2002/06, p. 7
angle:
average (damage) 1. sea-damage
beloruse:
аварыя (на моры)
ĉeĥe:
havárie, havárka
ĉine:
故障 [gùzhàng]
france:
avarie, dommage
germane:
1. Havarie, Seeschaden 2. Transportschaden, Schaden, Beschädigung
hebree:
קלקול, נזק, חבלה
hispane:
avería
hungare:
1. hajókár 2. szállítási kár
itale:
avaria
japane:
海損 [かいそん]
nederlande:
averij
ruse:
ущерб, авария (о корабле)
slovake:
havária, poškodenie lode, tovaru
ukraine:
пошкодження, аварія

averii

(ntr)
Sperti averion: la ŝipo grave averiis dum la ŝtormo; iu averiis […] kaj sendas signalon pri la akcidento [5]; dum tridek jaroj da ekspluatado de la orbita ĉeno de gravitiloj neniu ŝipo averiis dum la tira fazo de flugo [6]. VD:difektiĝi, frakasiĝi, rompiĝi
angle:
suffer damage
beloruse:
пацярпець аварыю
ĉeĥe:
havarovat, ztroskotat
ĉine:
受损害 [shòusǔnhài], 受損害 [shòusǔnhài]
france:
subir une avarie
germane:
havarieren, beschädigt werden
hebree:
למצע
hispane:
averiarse
hungare:
kárt szenved
itale:
andare in avaria
japane:
損害を受ける [そんがいをうける]
nederlande:
averij oplopen
ruse:
понести ущерб, пострадать (от шторма), потерпеть аварию (о корабле)
slovake:
havarovať
ukraine:
постраждати (від шторму), потерпіти аварію, зазнати аварії (звичайно про корабель), поламатися

administraj notoj