tradukoj: be de en es fr hu it nl pl ru sk sv




Plej malgranda parto (t.e. ero)
de ĥemia elemento,
konsistanta el kerno, formita de
protonoj kaj
neŭtronoj, kiun
ĉirkaŭas
elektronoj:
la korpoj diferencas per la nombro de
elektronoj ekzistantaj en iliaj atomoj.
molekulo
nukleono,
partiklo.
Ĉiu el la konsistigaj partoj de atomo.

Doktrino pri la atoma konsisto de la materio kaj universo, kaj
ilia formiĝo per kuniĝo de atomoj.

Kerno de la atomo, konsistanta el protono(j) kaj eble
neŭtrono(j).

Atomelelektrejo


Elektrejo funkcianta
per dispartigo de atomkernoj
de taŭga materialo, plej ofte uranio kaj/aŭ
plutonio:
„Ĉeĥa opinio pri atomelektrejo en
Temelín“
[1].