1apostol/o JED

apostolo

1.
KRI Ĉiu el la ĉefaj disĉiploj1, kiujn Kristo elektis por prediki evangelion: li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki [1];
2.
(figure) Fervora, sindona propagandisto: la Kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homara [2]. VD:misio, pioniro.
1. La Nova Testamento, S. Marko 3:14
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Tria Kongreso, 1907 en Cambridge
angle:
apostle, disciple
beloruse:
апостал
ĉeĥe:
apoštol
ĉine:
1. 使徒 [shǐtú]
france:
apôtre
germane:
Apostel, Jünger
hebree:
שליח
hispane:
apóstol
hungare:
apostol, tanítvány
indonezie:
1. rasul, perisalah 2. pengikut, murid, cantrik
japane:
使徒 [しと], 伝道者 [でんどうしゃ]
perse:
حواری
pole:
apostoł
rumane:
apostol
ruse:
апостол
slovake:
apoštol, vierozvest
ukraine:
апостол

apostola

1.
rilatanta al la Apostoloj: la armena apostola eklezio estas ĝis nun la ponto ... [3]; La esperantistoj staris vid-al-vide al la apostola palaco, por esti vidataj de la Papo [4]
2.
rilatanta al la aŭtoritato de la Papo, precipe kiam ĉi tio estas vidata kiel venanta de Sankta Petro aŭ la Apostoloj: apostola letero;
3. Monato, Lida Elbakjan: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismo, marto 2003
4. Esperanto, Renato Corsetti: Mortis granda amiko de Esperanto, majo 2005
indonezie:
apostolik

apostoli

Diligente, fervore diskonigi, kiel apostolo: ni devas apostoli tra la mondo ne nur la lingvon Esperanto, sed ankaŭ tion, por kio ĝi estis kreita ― la interpopolan interproksimiĝon kaj simpation [5]. VD:prediki, propagandi
5. Lidia Zamenhof: Nia Misio, Esperanto, 1934 (12), p. 166a-167a
beloruse:
прапаведаваць
france:
répandre (faire connaitre)
indonezie:
merisalahkan

administraj notoj