3disĉipl/o

disĉiplo

1.
FILREL Tiu, kiu sekvas ies doktrinon: [Jesuo] supreniris sur la monton, kaj kiam li sidiĝis, liaj disĉiploj venis al li [1]; [la rabenoj] interparolis dum la tuta nokto […], ĝis venis iliaj disĉiploj kaj atentigis ilin, ke estas jam tago [2]; Platono estis disĉiplo de Sokrato. VD:apostolo
2.
PED Tiu, kiu studas sub instruanto: Korakso el Sirakuzo kaj lia disĉiplo Tizio estis la unuaj instruantoj de la parolarto, la unuaj retoroj [3]; unu el la plej sorĉistoj kaj magiistoj, […] disĉiplo de la fame konata Escotillo [4]; (figure) la preskoboldo kaj lia fidela disĉiplo, la kompostisto [5]. VD:lernanto
angle:
disciple, adherent, follower
beloruse:
1. пасьлядоўнік 2. вучань
bulgare:
1. последовател 2. ученик
ĉine:
1. 弟子 [dìzǐ], 徒 [tú]
france:
disciple 1. adepte (disciple) 2. élève (disciple)
germane:
1. Anhänger, Jünger 2. Schüler, Lehrling, Nacheiferer
hispane:
discípulo
hungare:
1. tanítvány, követő 2. tanítvány
japane:
弟子 [でし], 信奉者 [しんぽうしゃ]
nederlande:
1. discipel 2. leerling
pole:
1. uczeń, adept, wyznawca, naśladowca, zwolennik 2. uczeń, adept
portugale:
discípulo
ruse:
1. последователь 2. ученик
ukraine:
учень, послідовник

administraj notoj