Du kune, ĉiuj du, du same, duopaj:
mi kaj mia frato estas ambaŭ esperantistoj;
ambaŭ manoj, okuloj;
oni devas fari diferencon inter la ambaŭ
kazojZ;
kvankam mi ofte uzis la formon "la ambaŭ", tamen mi opinias nun,
ke pli logike estas uzi la vorton "ambaŭ"
sen artikoloLR;
ambaŭdekstra
(uzanta ambaŭ manojn kiel dekstran);
ambaŭflanka;
ambaŭflanke de la pordo staras statuoj;
ambaŭtranĉa glavo
[1].
Rim. 1:
Uzo de la artikolo apud ambaŭ estas senutila kaj
malkonsilinda.
Rim. 2:
Z. atentigas, ke "la konjunkcian uzadon de "ambaŭ" en la frazo
*ni loĝas en Londono ambaŭ en somero kaj en
vintro* mi
trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: kiel en
somero, tiel ankaŭ en vintro, aŭ ne nur en
somero, sed
ankaŭ en vintro)"LR.