vjetnam/o PIV2

vjetnamo

1.
Ŝtatano de Vjetnamujo: Usono tute ne komprenis, ke por la vjetnamoj, la komunista agado egalis al la strebo fariĝi libera popolo, kaj ke ĉefe ĝia „komunismo” efektive estis „liberiĝismo”, kiun subtenis grandega parto de la loĝantoj en Suda Vjetnamio [1].
2.
Homo kun vjetnama nacieco: la novnazioj nokte persekutis du vjetnamojn, ĉasis ilin tra la urbeto, batis kaj tretegis [2].
1. Monato, Donald Broadribb: Popolo suferinta pro agresemo de aliaj
2. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
angle:
Vietnamese person
beloruse:
віетнамец
ĉeĥe:
Vietnamec
ĉine:
越南人 [yuè nán rén]
france:
Vietnamien (subst.)
japane:
ベトナム人 [ベトナムじん]
katalune:
vietnamita (subst.)
nederlande:
Vietnamees
portugale:
vietnamita (subst.)
slovake:
Vietnamec
ukraine:
в’єтнамець

vjetnama

Rilatanta al vjetnamoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: la ĉina kune kun la tibeta estas el la sino- aŭ ĉino-tibeta familio, la asigno de la vjetnama al ĉi tiu ne estas pruvita [3].
3. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
angle:
Vietnamese
beloruse:
віетнамскі
france:
vietnamien (adj.)
katalune:
vietnamita (adj.)
nederlande:
Vietnamees (adj.)
portugale:
vietnamita (adj.)
ukraine:
в’єтнамський

Vjetnamujo RLN (VN)

GEOGPOL Ŝtato en sudorienta Azio kun ĉefurbo Hanojo; teritorio de Socialisma Respubliko Vjetnamujo, limanta kun Ĉinujo, Laoso, Kamboĝo kaj Sud-Ĉina Maro: Siam restis sendependa ŝtato kaj tiel iĝis bufrozono inter Britujo, kiu konkeris Malajon, Hindujon kaj Birmon, kaj Francujo, kies armeoj staris en Laoso, Kamboĝo kaj Vjetnamujo [4]. SIN:Vjetnamio
angle:
Vietnam
beloruse:
Віетнам
bulgare:
Виетнам
ĉine:
越南 [yuè nán]
france:
Vietnam
germane:
Vietnam
hungare:
Vietnam
indonezie:
Vietnam
katalune:
el Vietnam, República Socialista del Vietnam
nederlande:
Vietnam
pole:
Wietnam, Socjalistyczna Republika Wietnamu
portugale:
Vietnã

administraj notoj