*verd/a FK

*verda

1.
Samkolora kiel foliaro, herbo ktp: verda herbaĵo [1]; verdaj poploj [2]; podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro [3]; en la rivereto kreskis tre multe da akvolilioj kun siaj larĝaj verdaj folioj [4]; eĉ ŝtono verdiĝas (pro musko), se ĝi longe ne moviĝas PrV ; la lasta strofo de „La preĝo sub la verda standardo“ [5]; [ili] ĵuris je mil verdaj steloj [6].
2.
(figure) Rilata al verduloj; verdula: verda parlamentanino [7]. la partioj konsistas el dekstra, centra, maldekstra kaj verda grupoj [8].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 30:37
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:6
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
5. Monato, Carlo Minnaja: Tridek jaroj da saĝo, 2003
6. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
7. Walter Klag: Kiu estas Jörg Haider?, Monato, 2000/03, p. 8
8. Guido van Damme: Belgio, Monato, 2001/01, p. 8
afrikanse:
groen
albane:
e gjelbër
amhare:
አረንጓዴ
angle:
green
arabe:
الأخضر
armene:
կանաչ
azerbajĝane:
yaşıl
beloruse:
зялёны
bengale:
সবুজ
birme:
စိမ်းလန်းသော
bosne:
zelena
bulgare:
зелен
ĉeĥe:
zelený
ĉine:
绿 [lǜ]
dane:
grøn
estone:
roheline
eŭske:
berdea
filipine:
berde
france:
vert (adj.)
galege:
verde
germane:
grün
greke:
πράσινος
guĝarate:
લીલા
haitie:
vèt
haŭse:
kore
hinde:
हरे रंग
hispane:
verde
hungare:
zöld
ide:
1. verda
igbe:
akwụkwọ ndụ akwụkwọ ndụ
indonezie:
hijau
irlande:
glas
islande:
grænt
itale:
verde
japane:
[みどり]
jave:
ijo
jide:
גרין
jorube:
alawọ ewe
kanare:
ಹಸುರು
kartvele:
მწვანე
katalune:
verd (adj.)
kazaĥe:
жасыл
kimre:
gwyrdd
kirgize:
жашыл
kmere:
ពណ៌បៃតង
koree:
녹색
korsike:
verde
kose:
luhlaza
kroate:
zelena
kurde:
kesk
latine:
viridem
latinece:
viridis
latve:
zaļa
laŭe:
ສີຂຽວ
litove:
žalia
makedone:
зелена
malagase:
maitso
malaje:
hijau
malajalame:
പച്ചയായ
malte:
aħdar
maorie:
matomato
marate:
हिरव्या
monge:
ntsuab
mongole:
ногоон
nederlande:
groen
nepale:
हरियो
njanĝe:
wobiriwira
okcidentfrise:
grien
panĝabe:
ਹਰੇ
paŝtue:
شین
pole:
zielony
portugale:
verde
ruande:
icyatsi
rumane:
verde 1. verde
ruse:
зелёный
samoe:
lanu meamata
sinde:
سائو
sinhale:
හරිත
skotgaele:
uaine
slovake:
zelený
slovene:
zelena
somale:
cagaar ah
ŝone:
girinhi
sote:
tala
sunde:
hejo
svahile:
kijani
svede:
grön
taĝike:
сабз
taje:
สีเขียว
tamile:
பச்சை
tatare:
яшел
telugue:
ఆకుపచ్చ
tibete:
ལྗང་ཁུ་
turke:
yeşil
ukraine:
зелений
urdue:
سبز
uzbeke:
yashil
vjetname:
màu xanh lá cây
volapuke:
glünik
zulue:
oluhlaza

verdi

(ntr)
Esti verda: ĉirkaŭe verdis bela herbejo, kovrita de primoloj [9]; [sur kampoj] verdis la lino, tritiko, trifolio [10]; sekiĝis herbero kaj mortis, velkis pro vintra la frosto ĝia verdanta folio FK ; nokte la stratlampo brilas kaj varmigas la branĉojn, tial ili ankoraŭ verdis [11].
beloruse:
зелянець (быць зялёным)
ĉeĥe:
zelenat se
france:
verdoyer
hungare:
zöldell
indonezie:
menghijau
itale:
verdeggiare
japane:
緑色である [みどりいろである]
katalune:
verdejar
latinece:
vireo
pole:
zielenić się
ruse:
зеленеть (быть зелёным)
slovake:
zazelenať (sa), zelenať sa
ukraine:
зеленіти

verdo

Verda koloro: la arbaro ricevis la plej belajn kolorojn de ruĝo, flavo kaj verdo [12]; belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo Marta .
afrikanse:
groen
ajmare:
ch'uxña
angle:
green
arabe:
أخضر
aragone:
verde
asame:
verde
azerbajĝane:
yaşıl
beloruse:
зеляніна, зелень, зялёны колер
bengale:
সবুজ
bosne:
zelena
bulgare:
зелено
ĉeĥe:
zeleň
ĉine:
綠色
dane:
grøn
estone:
roheline
eŭske:
berde
finne:
vihreä
france:
vert (subst.)
friule:
vert
galege:
verde
germane:
Grün
greke:
πράσινο
gvaranie:
hovyũ
haitie:
vèt
haŭse:
liu̍k-set
hebree:
ירוק
hinde:
हरा
hispane:
verde
hungare:
zöld szín
indonezie:
hijau
interlingvae:
verde
irlande:
glas
islande:
grænn
itale:
verde (sost.)
japane:
[みどり]
jave:
ijo
jide:
גרין
kartvele:
მწვანე
katalune:
verd (subst.)
keĉue:
q'umir
kimre:
gwyrdd
koree:
초록
kroate:
zelena
kurde:
kesk
latinece:
viride
litove:
žalia
luksemburge:
gréng
malaje:
hijau
malajalame:
പച്ച
marate:
हिरवा
nederlande:
groen
norvege:
grønn
osete:
кæрдæгхуыз
perse:
سبز
pole:
zieleń
portugale:
verde
ruse:
зелень (цвет)
serbokroate:
zeleno
sicilie:
virdi
slovake:
zeleň (farba)
slovene:
zelena
sunde:
héjo
svede:
grön
taje:
สีเขียว
tamile:
பச்சை
tibete:
ལྗང་ཁུ།
tongae:
ya'ax
turke:
yeşil
ujgure:
يېشىل رەڭ
ukraine:
зелений колір, зелень
urdue:
سبز
varaje:
berde
vjetname:
xanh lá cây
voroe:
rohilinõ

verdaĵo

Io verda, aparte kunaĵo de kreskaĵoj: kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon [13]; restis nenia verdaĵo sur la arboj [14]; kiel pluvego sur verdaĵon [15]; ili eliris sur la kampon, por kolekti verdaĵon [16]; kovritaj de velurmola verdaĵo, en kiu svarmis amasego da floraĵoj [17].
beloruse:
зеляніна, зелень, зялёнае (наз.)
germane:
Grünes, Grünzeug
japane:
緑色の物 [みどりいろのぶつ], 緑の草木 [みどりのくさき], 青草 [あおくさ]
tibete:
སྣོ་ཚལ་
ukraine:
зелень

verdulo

1.
(komune) Homo iel rilata al la verda koloro, ekzemple portanto de verda ĉemizo aŭ uniformo: en densiĝinta mallumo jam grimpas al la barikado ŝtelirantaj ĉenoj de la verduloj (t.e. soldatoj) Metrop ; „Kaj al kiu partio en la hipodromo vi apartenas?“ — „Al la Verduloj.“ (temas pri unu el la kvar cirkaj partioj en Romio kaj poste en Bizancio) [18].
2.
ESP Fervora ano de la esperantista movado: li (Chen Yuan) estis unu el la respondeculoj de la Esperanta societo „Verduloj“ de la Universitato Sun Yatsen de Kantono [19]; en 1986 Flandra E-Ligo faris la unuan firman paŝon antaŭen por renovigi la bildon pri Esperanto, fuŝitan de la diletanta propagando de „verduloj“ [20].
3.
POL Ano de politika movado, kiu emfazas protektadon de natura medio kontraŭ industriaj damaĝadoj: la verduloj postulis, ke oni enkonduku specialan imposton sur tiuj produktoj, kiuj ŝarĝas la medion [21].
18. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
19. Tan Xiuzhu: Karmemore al s-ro Chen Yuan
20. Á. Rátkai: Simbolo: La stelo kaj la flago, Esperanto, 1994-05
21. G. Van Damme: Trinkaĵoj/Uzi la leĝon por reklami, Monato, 1995:12, p. 12a
beloruse:
зялёны (наз.)
france:
3. écologiste (subst. politique), vert (subst. politique)
germane:
3. Grüner
hungare:
3. zöldpárti
itale:
1. (camicia) verde 2. verde (attivista esperantista), attivista esperantista 3. verde (pol.)
japane:
環境保護運動家 [かんきょうほごうんどうか], 緑の党々員・支持者 [みどりのとう々いん・しじしゃ]
katalune:
1. vers (subst. facció) 2. esperantista 3. verd (subst. pol.)
pole:
3. zielony (pot.), obrońca środowiska, obrońca praw przyrody
ruse:
зелёный (в знач. сущ.)
ukraine:
есперантист, зелений, член партії зелених

ĉiamverda

BOT Tia vegetaĵo, kies folioj aŭ pingloj kreskas kaj forfalas kontinue tra pli ol unujara periodo (tipe dum 3 – 11 jaroj): falfoliaj kaj ĉiamverdaj arboj [22]; ĉiamverda arbaro; ĉiamverda […] kaj plej ofte dornohava eleagno [23].
angle:
evergreen
beloruse:
вечназялёны
france:
à feuilles persistantes
germane:
immergrün
itale:
sempreverde (agg.)
japane:
常緑性の [じょうりょくせいの], 常緑の [じょうりょくの]
katalune:
de fulla perenne
pole:
wiecznie zielony
ruse:
вечнозелёный
ukraine:
вічнозелений

administraj notoj