1kofr/o

kofro

1.
Unu el la plej antikvaj formoj de meblo, nun eksmoda, en formo de fortika ŝlosebla kesto, eventuale kun internaj fakoj, kun demetebla aŭ ĉarnire malfermebla kovrilo, por enteni valoraĵojn, vestojn kaj aliajn aĵojn: en unu angulo staris malgranda lito sub kurteno muslina, flanke de kofro kun feraj strioj kaj kun ronda kovrilo [1]; li havis nenion por enpaki, kaj tial li metis sin mem en la kofron [2]; ŝi ankaŭ rakontis, ke en sia kofro ŝi konservas la lignajn ŝuojn, kiujn li, estante knabo, eltranĉis el ligno kaj donacis al ŝi [3]; la trezoro troviĝis en kofro metita en kavo [4].
2.
Granda, fortika, ŝlosebla kesto, plej ofte el ligno kaj metalo, por enteni vestaĵojn kaj aliajn aĵojn, taŭga por vojaĝa transporto: ŝarĝoĉevalo portas kofrojn, tendon kaj provianton [5]. VD:valizo
Rim.: La kofroj estas objektoj kun pli ol dumiljara historio, ilia formo kaj funkcioj variis, kaj inter la supre difintaj signifoj ne ekzistis strikta limo: unu sama kofro povis funkcii kiel meblo hejme, kaj kiel pakumo vojaĝe. La situacio ŝanĝiĝis fine de la 19a jc, kiam la malpezaj kaj malmultekostaj valizoj arkaikigis la vojaĝajn kofrojn2. En iuj nacilingvoj vortoj sametimaj kun kofro plu restis ĝenerala termino por vojaĝa pakumo; tial iuj estperantistoj rigardas la vorton kofro kiel ĉefan, kaj la vorton valizo kiel periferian: mi senprokraste pakis miajn kofrojn, adiaŭis Brigidon kaj reveturis kun Bianko kaj Pieps en mian urban loĝejon [6]. Tamen en Esperanto estas inverse: „valizo“ estas la kerna vorto fundamenta, „kofro“ estas periferia vorto el OA1, tre malprecize difininta ĝian signifon per malsamsencaj nacilingvaj tradukoj (sekve de kio la rusoj kaj angloj emas atribui al kofro la signifon meblan, dum la germanoj emas uzi ĝin anstataŭ la fundamenta „valizo“). [Sergio Pokrovskij]
1. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 8a.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda Kristino
4. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 23a
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. H. Sienkiewicz, tr. Kabe: Rakonto pri spiritoj, Internacia krestomatio, 1907
angle:
1. 1coffer, chest (furniture), trunk 2. trunk (a travelling chest)
beloruse:
куфар
ĉeĥe:
kufr kufr, zavazadlový prostor auta
ĉine:
1. [xiāng], 箱子 [xiāngzi] 2. 車後箱 [chēhòuxiāng]
france:
1. 1coffre 2. cantine (malle), 1malle
germane:
1. Truhe 2. Reisekoffer, großer Reisekoffer, Überseekoffer
hungare:
koffer, utazóláda
japane:
葛籠 [つづら]
nederlande:
1. kist 2. hutkoffer
pole:
1. kufer 2. kufer
rumane:
1. cufăr 2. cufăr
ruse:
1. 1сундук 2. 1сундук, кофр, баул
slovake:
kufor
ukraine:
кофр, скриня, сундук

trezorkofro

Kofro1 kiu enhavas multajn valoraĵojn (kutime monerojn, orajn objektojn, gemojn, k.s.): en aventuraj romanoj, fabeloj, kaj ludoj ofte rolas trezorkofro kiel centra punkto de la intrigo [7]; ĉu vi volas ... ion alian el la luksaj aĵoj, kiuj troviĝas en la trezorkofro? [8].
7. Kofro, Vikipedio
8. La rido kiel filozofia elekto, esperantaretradio.blogspot.nl, 2013-05-27
angle:
treasure chest
beloruse:
куфэрак (з каштоўнасьцямі)
ĉine:
百宝箱 [bǎibǎoxiāng], 藏宝箱 [cángbǎoxiāng]
germane:
Schatzkiste
hispane:
cofre del tesoro
japane:
宝箱 [たからばこ]
nederlande:
schatkist

administraj notoj