*turnir/o

*turniro

1.
HIS En mezepoko, lukto de kavaliroj en publika festa vetbatalo: konstruita estis mezepokstila urbo, kaj okazis tiutempa karnavalo kun interalie turnirantaj kavaliroj [1].
2.
SPO Granda publika konkurso: dum semajnoj la turnir' / daŭre daŭris kaj ne ĉesis [2]; en la turniro (de piedpilko) partoprenis 16 landaj teamoj, kiuj ludis unue en kvar grupoj kaj poste en elimina sistemo unu kontraŭ la alia [3]; ŝakturniro. Zsófia en Romo en 1989 venkis en [ŝak]turniro, en kiu partoprenis pluraj fortaj grandmajstroj [4]. VD:pokalo2, ludo1, maĉo, ĉampionludo
1. Monato, last: Bruas la mezepoko, 2011
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Danc-rekordo
3. Monato, Evgeni Georgiev: Hispanio venkis, gastigantoj seniluziigis, 2008
4. Monato, Edmund Grimley Evans: Pri edukado de geniuloj, 2007
angle:
1. tournament, tourney 2. tournament
beloruse:
турнір
ĉeĥe:
rytířský turnaj
france:
tournoi
germane:
Turnier
hispane:
torneo 1. torneo 2. competición ŝak~: campeonato de ajedrez.
hungare:
1. lovagi torna 2. torna, verseny ŝak~: sakktorna.
japane:
トーナメント [とーなめんと], 勝抜き戦 [かちぬきいくさ], 試合 [しあい], 勝負 [しょうぶ], 騎馬試合 [きばしあい]
katalune:
torneig 1. justa 2. competició ŝak~: torneig d'escacs.
nederlande:
toernooi
pole:
1. turniej 2. turniej, liga ŝak~: turniej szachowy.
portugale:
torneio 1. torneio 2. torneio, campeonato ŝak~: campeonato de xadrez.
ruse:
турнир
slovake:
rytiersky turnaj
svede:
turnering
ukraine:
турнір

administraj notoj