2lukt/i PV

lukti

(ntr)
1.
Korpe batali kontraŭ iu: iu luktis kun li ĝis la apero de la matenruĝo [1]; la glavo estis akrigata, la Luktistoj luktis pri la diino de beleco [2]; la aliaj friponoj kaptis lin, luktis kun li, fleksis lin tiel, ke lia kapo atingis liajn piedojn [3]. VD:barakti.
2.
Peni, klopodi por venki malhelpon aŭ atingi malfacilan rezulton: lukti por siaj ideoj, por kandidato, kontraŭ la tuberkulozo, kontraŭ mizero, morto, ventego, konkurenco; mi turmentiĝis, mi luktis kaj strebis por la infano, mi frotpurigadis ŝtuparojn kaj lavadis tolaĵon […] [4]; vere, nun mi sufiĉe suferis kaj luktis [kontraŭ la tento]! nun mi opinias, ke mi estas tiel same bona, kiel multaj el tiuj, kiuj sidas en la preĝejo [5].
angle:
wrestle
beloruse:
змагацца, дужацца
ĉeĥe:
bojovat, bít se, zápasit
ĉine:
搏击 [bójī], 搏擊 [bójī], 扭打 [niǔdǎ], 摔角 [shuāijiǎo], 角抵 [juédǐ], 摔跤 [shuāijiāo], 拼搏 [pīnbó], 奋战 [fènzhàn], 奮戰 [fènzhàn], 奋斗 [fèndòu], 奮鬥 [fèndòu], 打拼 [dǎpīn]
france:
lutter
germane:
ringen
greke:
αγωνίζομαι, παλεύω
hispane:
luchar
hungare:
birkózás 1. harcol, küzd 2. küzd, síkraszáll
japane:
格闘する [かくとうする], レスリングをする [れすりんぐをする], 闘う [たたかう]
katalune:
lluitar
nederlande:
1. worstelen 2. (ergens mee) worstelen, zwoegen, ploeteren
pole:
1. siłować się, mocować się, zmagać się 2. borykać się
portugale:
lutar
ruse:
бороться
slovake:
zápasiť
ukraine:
боротися

lukto

1.
Ago lukti: Raĥel diris: per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis [6]; ve! post lukto vanas larmofer' [7]; la aŭtoro eliris de la principo, ke lukto kontraŭ rasismo komenciĝas per edukado [8]; lukto de povoj, lukto de interesoj, lukto por la tutmonda hegemonio [9].
2.
SPO Iu el la sportoj en kiuj praktikanto penas sub difinitaj reguloj teren renversi aŭ senmovigi la kontraŭulon: sumoo, la japana tradicia lukto rigardata kiel nacia sporto [10]; ĵudo estas internacia luktosporto kaj olimpika ludo [11].
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 30:8
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Pri Somero
8. Jorge Camacho: Diskutige kaj diskutinde, Monato, 2000/08, p. 25
9. Monato, Carlo Minnaja: Tridek jaroj da saĝo, 2003
10. Monato, Hori Jasuo: Malplenaj kapoj, plenaj korpoj, 2010
11. Monato, Isikawa Takasi: Malmoliĝas la mola vojo, 2015
angle:
2. wrestling (sport)
beloruse:
змаганьне, дужаньне, барацьба, бораньне
ĉeĥe:
2. boj, zápas
ĉine:
2. 摔角 [shuāijiǎo]
france:
2. lutte
germane:
1. Ringen 2. Ringkampf
hispane:
2. lucha (deporte)
japane:
格闘 [かくとう], レスリング, 闘い [たたかい]
nederlande:
2. worstelen (sport)
pole:
2. zapasy
slovake:
2. boj, zápas
ukraine:
боротьба

interlukti

(ntr)
Lukti unu kontraŭ la alia: al mi plaĉus vidi, se Lauri kaj Eero interluktus [12].
12. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
змагацца (паміжсобку)
ĉine:
[qú], 对打 [duìdǎ], 對打 [duìdǎ]
france:
se combattre

klasikstila lukto[13], grekromia lukto

SPO Lukto parte imitanta la grek-romian manieron, en kiu luktantoj uzas nur la brakojn kaj kaptas nur super la talio: la kulmino de la mistifiko estis la helen-romiaj luktoj [14].
13. T. Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, 1972
14. S. Bubenič: Sub Cirkotendo, 1969
angle:
Greco-Roman wrestling
beloruse:
грэка-рымская барацьба, клясычная барацьба
ĉeĥe:
řeckořímský zápas
france:
lutte gréco-romaine
nederlande:
Grieks-Romeins worstelen
pole:
zapasy klasyczne
slovake:
gréckorímsky zápas

administraj notoj