spiritual/a NePiv , 2spiritualism/o, 2spiritualist/o
spirituala
- Atenta al filozofiaj metafizikaj demandoj aŭ al religiaj, precipe mistikaj spertoj: la materiala kaj spirituala tutoj de la […] Vivo [1]; la spiritualaj dancoj […] celas krei ligon inter la dancisto kaj dia ento, spirito [2].
1.
J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
2. C. Orsinger: La afrikaj dancoj, genalogio de la supervivo, SAT Kulturo, [vidita en 2013]
2. C. Orsinger: La afrikaj dancoj, genalogio de la supervivo, SAT Kulturo, [vidita en 2013]
- angle:
- spiritual
- beloruse:
- сьпірытуалістычны
- ĉeĥe:
- duchovní
- ĉine:
- 心灵上 [xīnlíngshàng], 心靈上 [xīnlíngshàng]
- france:
- spirituel (phil., rel.)
- germane:
- geistig, spirituell
- pole:
- spirytualny
- slovake:
- duchovný
2spiritualismo
-
Ĉia doktrino, kiu ne limigas sin
al pozitiva kono aŭ socia utilo,
sed agnoskas memstarecon aŭ pligravecon
de spiritualaj demandoj:
por materiistoj malakceptiĝas – ĉar simple subjektivaj – ĉiaj religioj kaj spiritualismo
[3];
bergsonismo estis influa spiritualisma movado kontraŭa al
pozitivismo
[4].
- a)
- Filozofia doktrino laŭ kiu la animo konsistigas substancan realaĵon ekzistantan aparte kaj sendepende de la korpo kaj materio.
- b)
- Filozofia doktrino, laŭ kiu la menso estas nereduktebla al la materio.
- c)
- (evitinde) idealismo1
Rim.:
Ne konfuzu kun
spiritismo.
3.
Monato, David Kelso: Kompreno en kunteksto ...
4. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „Bergsonismo“, [1999?]
4. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „Bergsonismo“, [1999?]
- angle:
- spiritualism
- beloruse:
- сьпірытуалізм
- ĉeĥe:
- spiritualizmus
- france:
- spiritualisme
- germane:
- Spiritualismus
- hungare:
- spiritualizmus
- nederlande:
- spiritualisme
- pole:
- spirytualizm
- ruse:
- спиритуализм
- slovake:
- spiritualizmus
2spiritualisto
- Homo inklina al spiritualaj temoj, ano de ia spiritualismo: spiritualisto ĉiam iras kontraŭ la socia fluo por povi iri laŭ la kosma fluo [5]. pozitivisto
5.
G. Riudor:
Al Bil pro miskompreni, Esperanto en Kolombio, 2005-09-10
- angle:
- spiritualist
- beloruse:
- сьпірытуаліст
- ĉeĥe:
- spiritualista
- france:
- spiritualiste
- germane:
- Spiritualist
- hungare:
- spiritualista
- nederlande:
- spiritualist
- pole:
- spirytualista
- ruse:
- спиритуалист
- slovake:
- spiritualista