tramp/o SPV
trampo
- Mizera vagulo, ĉifonulo: tiu trampo […] konis la vivon de la karceroj kaj de la bordeloj [1]; laŭ aspekto mi multe pli proksimis al trampo ol al neĉifonulo [2]; la trampo trankvile respondas, sen lasi sian ludon: – nu, eble la forĵetita kapo jam ne plaĉas al vi [3]; (figure) ili faris sian eblon kaj verkis oportunan gvidilon por la stelaj trampoj – ĉu kabinetaj fantazi-eskapistoj, ĉu ŝatantoj de noktaj promenoj sub la klara firmamento [4]. vagabondo
1.
G. Waringhien:
Paŭlo Verlaine, La Nica Literatura Revuo, 1958-01 ĝis 02 (3/3)
2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 21
3. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, La gaja migranto
4. La Ondo de Esperanto, 2002, №5
2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 21
3. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, La gaja migranto
4. La Ondo de Esperanto, 2002, №5
- beloruse:
- абадранец, бадзяга
- ĉeĥe:
- letadlo bez pravidelné linky, loď bez pravidelné linky
- ĉine:
- 流浪汉 [liúlànghàn], 流浪漢 [liúlànghàn], 吉普賽 [jípǔsài], 吉普赛 [jípǔsài], 流浪者 [liúlàngzhě]
- france:
- clochard, miséreux (subst.), trimardeur, va-nu-pied
- germane:
- Landstreicher Landstreicher, Nichtsesshafter, Landstreicher, Vagabund, Landstreicher, Penner
- japane:
- 浮浪者 [ふろうしゃ], ルンペン, , 不定期貨物船 [ふていきかもつせん]
- slovake:
- loď bez pravidelnej linky
- ukraine:
- трамп, вантажне судно (без певного маршруту), транспортний літак (без певного маршруту), обідранець, обшарпанець, голодранець, бродяга, бомж
trampi
- Vivi, vagi kiel trampo: li havas dignan nomon, donitan de la gepatroj, sed de post kiam li trampas, la nomo jam ludas nenian rolon [5]. vagabondi
Rim.:
Ne konfuzu kun petveturi.
5.
Mao Dun:
Rakonto pri Nazego, 22004
- beloruse:
- бадзяцца, займацца бадзяжніцтвам
- ĉeĥe:
- přepravovat dle potřeby
- ĉine:
- 流浪 [liúlàng], 漂泊 [piāobó]
- france:
- trimarder
- germane:
- streunen, vagabundieren, strolchen
- japane:
- 放浪する [ほうろうする], 渡り歩く [わたりあるく], 不定期船で航海する [ふていきせんでこうかいする]
- slovake:
- prepravovať podľa potreby