*kia

*kia

1.
Ekkria kaj demanda adjektivo, montranta la kvaliton, naturon, specon en sendependa propozicio: kia bruado kaj mastrumado estas tie [1]; kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon [2]! ho, kia granda homo detruiĝis [3]! kia amaso da ĝeno kaj konfuzo [4]; kiel ĝoje krios tiu ĉi sovaĝa amaso, kiam li malhonore venos returne, per kiaj mokoj ĝi superĵetos lin, kun kia triumfo ĝi kriados [5]; kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj en la granda regno de la naturo Marta ! kian uniformon via sinjoro tie portas [6]? kian respondon donis la mastrino [7]? jen kiaj ni estas PrV !
2.
Ekkria kaj demanda adjektivo, montranta la kvaliton, naturon, specon en dependa propozicio: vi scias, kia estas nia celo [8]; ekrigardu […] kiajn okulojn li havas, nigrajn aŭ ne [9]; mi ne scias, kian komprenon vi […] havas pri la libereco [10]; ni ofte ne povas decide diri, kian […] kian formon ni devas uzi [11]; en infano vidiĝas, kia homo fariĝos PrV .
3.
Relativa adjektivo kun sama signifo: mi ĉiam vidis Dinan’on tia, kia ĝi estis antaŭ dekdu jaroj [12]; [tiu sufikso] donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo [13]; mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro Marta ; je kiaj ajn konsideroj, antaŭjuĝoj, simpatioj aŭ antipatioj la kongreso sin gvidus, ĝi absolute ne povus elekti ian alian lingvon krom Esperanto [14]; tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata ĉe la monto Sinaj [15]; postulu kontentigon, kian ajn vi volas [16]; mi ne scias, kia estos la rezultato de viaj petoj [17]; kia ajn estos la rezulto, mi persistos; kia patrino, tia filino PrV ; kia demando, tia respondo PrV ; kia naskiĝis, tia grandiĝis PrV .
beloruse:
які ~ ajn: які заўгодна.
ĉeĥe:
jaký, -á, -é
ĉine:
[shú], 什么样 [shénmeyàng], 多么 [duōme], 哪一种 [nǎyīzhǒng]
france:
quel, que, quelle sorte de, de quelle sorte, comment (de quelle sorte) ~ ajn: quel que. ~ patrino, tia filino: tel père, tel fils. ~ demando, tia respondo: à question idiote, réponse idiote.
germane:
1. was (für ein) 2. welches 3. wie ~ ajn: wie auch immer. ~ patrino, tia filino: wie die Mutter so die Tochter.
hispane:
cómo (cualidad), qué tipo, tal ~ ajn: cualquier. ~ patrino, tia filino: tal padre, tal hijo. ~ demando, tia respondo: tal pregunta, tal respuesta.
hungare:
1. milyen, micsoda 2. milyen, micsoda 3. amilyen ~ ajn: akármilyen, bármilyen.
indonezie:
1. betapa 3. seperti apa
japane:
どのような, どんな
nederlande:
wat voor een
pole:
jaki, jaka, jakie ~ ajn: jakikolwiek, jakakolwiek, jakiekolwiek.
rumane:
ce
ruse:
какой ~ ajn: какой бы ни, какой бы то ни было, какой угодно.
slovake:
aký
ukraine:
який

administraj notoj