stevard/o SPV
stevardo
- Akceptisto, precipe en ŝipo aŭ avio, zorganta pri la komforto de klientoj: la ŝipestro premas butonon, la stevardo envenas [1].
Rim.:
La formo stevarto aperas en malnova verko:
estis neordinara trankvileco sur la ŝipo; neniu homo aperis, krom
la stevarto kaj iu havenisto
[2].
1.
B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, tria libro, ĉapitro 45a
2. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, el Odeso ĝis Konstantinopolo
2. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, el Odeso ĝis Konstantinopolo
- angle:
- steward
- beloruse:
- бортправаднік, сьцюард
- ĉeĥe:
- stevard
- ĉine:
- 航空少爷 [hángkōngshǎoyé], 航空少爺 [hángkōngshǎoyé]
- france:
- steward
- germane:
- Flugbegleiter, Steward
- hispane:
- auxiliar de vuelo (azafato)
- hungare:
- utaskísérő, steward
- itale:
- steward (d'aria), assistente di volo
- japane:
- 乗客係 [じょうきゃくかかり], 客室乗務員 [きゃくしつじょうむいん], スチュワード
- nederlande:
- steward
- pole:
- stewrad
- ruse:
- бортпроводник
- slovake:
- stevard
- ukraine:
- стюард
stevardino
- Ina stevardo: en la jaro 1995, 18 senlaboriĝintoj estis dungitaj de la Ŝanhaja Aviada Kompanio kiel stevardinoj, kio fariĝis siatempe varme diskutata temo, ĉar antaŭe stevardado estis plenumata ekskluzive de belaj fraŭlinoj, sed ĉi-foje la kompanio rompis la antaŭjuĝon kaj akceptis 18 mezaĝajn virinojn kiel stevardinojn [3].
3.
Ye Guobiao: Iamaj senlaboriĝintoj stevardas en aviadilo, El Popola Ĉinio,
1998, n-ro 10
- angle:
- stewardess
- beloruse:
- бортправадніца, сьцюардэса
- ĉeĥe:
- hosteska, letuška, stevardka
- ĉine:
- 空姐 [kōngjiě], 空中小姐 [kōngzhōngxiǎojiě], 女乘务员 [nǔ:chéngwùyuán], 女乘務員 [nǔ:chéngwùyuán], 女乘务员 [nǚchéngwùyuán], 女乘務員 [nǚchéngwùyuán], 女服务员 [nǚfúwùyuán], 女服務員 [nǚfúwùyuán]
- france:
- hôtesse de l'air
- germane:
- Flugbegleiterin, Stewardess
- hungare:
- utaskísérőnő, légikisasszony, stewardess
- itale:
- hostess (d'aria), assistente di volo
- japane:
- 乗客係 [じょうきゃくかかり], 客室乗務員 [きゃくしつじょうむいん], スチュワーデス [すちゅわーです]
- nederlande:
- stewardess
- pole:
- stewardessa
- ruse:
- бортпроводница, стюардесса
- slovake:
- letuška
- ukraine:
- стюардеса