8Siri/o PIV1
8Sirio [1][2][3] (SY)
- 1.
- Moderna regno situanta en Okcidenta Azio kaj limanta okcidente Mediteraneon kaj Libanon, norde Turkujon, oriente Irakon, sude Jordanion, sud-okcidente Israelon. Damasko estas la regurbo kaj plej granda urbo.
- 2.
- Historia lando (aŭ provinco) samteritoria, el kiu estiĝis la moderna Sirio1: tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj reĝoj de la ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio [4]; ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro [5].
1.
Akademio de Esperanto: 8a Oficiala
Aldono, II.C.1
2. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj
3. Vikipedio, Sirio
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:29
5. La Nova Testamento, La agoj 21:3.
2. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj
3. Vikipedio, Sirio
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:29
5. La Nova Testamento, La agoj 21:3.
- angle:
- Syria
- beloruse:
- Сірыя
- ĉeĥe:
- Sýrie
- ĉine:
- 叙利亚 [Xùlìyà], 敘利亞 [Xùlìyà]
- france:
- Syrie, République arabe syrienne
- hebree:
- סוריה
- hungare:
- Szíria
- indonezie:
- Suriah
- japane:
- シリア [しりあ]
- nederlande:
- Syrië
- pole:
- Syria
- portugale:
- Síria
- ruse:
- Сирия
- slovake:
- Sýria
- tokipone:
- ma Sulija
- ukraine:
- Сирія
- volapuke:
- Süriyän
siria
- Rilata al Sirio, ĝiaj etnoj, historio aŭ lando: kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo [6]; la Siria dialekto de la araba lingvo; la siria lingvo.
6.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 1:5
- angle:
- Syrian
- beloruse:
- сірыйскі
- france:
- syrien (adj.)
- hebree:
- סורי
- hungare:
- szíriai
- nederlande:
- Syrisch
- pole:
- syryjski
- ruse:
- сирийский
- tokipone:
- pi ma Sulija
- volapuke:
- Süriyänik
siria lingvo
- Dialekto de la aramea lingvo, kiu iam estis la ĉefa lingvo de Sirio kaj restas la liturgia lingvo de la siriaj kristanoj: volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo siria, ĉar ni komprenas [7]; Peŝito disponigas fruan tradukon de la evangelio en la sirian lingvon, proksiman al la hejmlingvo de la rolantoj.
7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:26
- angle:
- Syriac
- beloruse:
- сірыйская мова
- ĉine:
- 叙利亚文 [Xùlìyàwén], 敘利亞文 [Xùlìyàwén], 叙利亚文 [xùlìyàwén], 敘利亞文 [xùlìyàwén]
- germane:
- Syrisch
- ruse:
- сирийский язык сирский язык
siriano
- 1.
- Ŝtatano de Sirio1.
- 2.
- Persono apartenanta al siria etno, sendepende je la loĝloko aŭ civitaneco: vaganta siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule [8]; en nia popolo troviĝas multaj eksterlanduloj (t.e. alietnanoj): nigraj etiopianoj, flavaj sirianoj kaj fenicianoj, blankaj grekoj kaj libianoj [9].
8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 26:5
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 2a.
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 2a.
- angle:
- Syrian
- beloruse:
- сірыец
- france:
- Syrien (subst.)
- hebree:
- סורי
- hungare:
- szíriai (lakos)
- nederlande:
- Syriër
- pole:
- Syryjczyk
- ruse:
- сириец
- tokipone:
- jan pi ma Sulija
- volapuke:
- Süriyänan