9Israel/o PIV1

9Israelo

GEOGPOL Ŝtato situanta en okcidenta Azio kaj limanta okcidente al Mediteraneo, norde al Libano, nord-oriente al Sirio, oriente al Jordanio, sude al la Ruĝa Maro, sud-okcidente al Egiptujo; kun ĉefurbo kaj plej granda urbo Jerusalemo: pli ol 3000 judoj ricevis la eblecon repatrujiĝi al Israelo danke la internacian kristanan fonduson pri helpo al judoj „Aven-Ezer[1]; dek du norveginoj iniciatis Internacian Virinan Marŝon por Homaj Rajtoj en Israelo kaj Palestino [2]; la siriaj Golan-altebenaĵoj estis konkeritaj de Israelo en 1967 ankaŭ pro la fakto, ke tie troviĝas unu el la fontoj de Jordan-rivero [3].
VD:Izraelo2
1. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
2. Monato, Douglas Draper: Paŝoj al paco
3. Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
angle:
Israel
beloruse:
Ізраіль
bulgare:
Израел
ĉine:
以色列 [Yǐsèliè], 以色列国 [yǐsèlièguó]
france:
Israël, Etat d'Israël
germane:
Israel
hebree:
ישראל
hispane:
Israel
indonezie:
Israel
japane:
イスラエル [いすらえる]
katalune:
Israel, Isrᗑ'ᗻl
nederlande:
Israël
norvege:
Israel
pole:
Izrael
portugale:
Israel
ruse:
Израиль
ukraine:
Ізраїль

israela

Rilata al israelanoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: la marŝantinoj gastos ĉe israelaj kaj palestinaj virinoj [4]; israelaj turistoj rezignos pri siaj ferioj [5]; supera israela aŝkenaza rabeno [6]; laŭ la israela ĉefministro [7].
4. Monato, Douglas Draper: Paŝoj al paco
5. Evgeni Georgiev: Ĉu veneno en Vieno?, Monato, 2000/03, p. 6
6. Jiři Patera: La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj, Monato, 2001/01, p. 14
7. Evgeni Georgiev: Sankcioj malsankciitaj, Monato, 2000/12, p. 9
angle:
Israeli
beloruse:
ізраільскі
france:
israëlien (adj.)
germane:
israelisch
hebree:
ישראלי
katalune:
israelita, hebreu (adj.)
nederlande:
Israëlisch
norvege:
israelsk
pole:
izraelski
portugale:
israelítico (adj.), israelense (adj.)
ruse:
израильский

israelano

Ŝtatano de Israelo: sabraoj, denaskaj israelanoj [8]; la israelanoj ne hezitis aneksi orientan Jerusalemon kaj la siriajn teritoriojn, kiujn ili okupas [9].
angle:
Israeli
beloruse:
ізраільцянін
ĉine:
以色列人 [Yǐsèlièrén], 以色列人 [yǐsèlièrén]
france:
Israëlien (subst.)
germane:
Israeli
hebree:
ישראלי
katalune:
israelita, hebreu (subst.)
nederlande:
Israëli
norvege:
israelier
pole:
Izraelczyk
portugale:
israelense (pessoa)
ruse:
израильтянин

administraj notoj