semiotik/o NePiv , semiologi/o PIV1

semiotiko, semiologio

1.
SCILIN Signoscienco, scienco2 esploranta la rilatojn inter signoj, la signata kaj la signifo: docento pri semiotiko de la teksto [1]; tiel kreiĝas novaj vortoj kaj novaj signifoj, kaj la lingvo ricevas ekpuŝon al enhava kaj forma evoluo („semiologia vivo“ laŭ Ferdinand de Saussure) [2]; Umberto Eco […], la mondfama semiotikisto [3].
2.
MED(arkaismo) Medicina fako studanta la signojn de malsanoj.
1. F. Amerio: Informitale 9, soc.culture.esperanto, 2004-03-04
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Blogo de lingvemulo
beloruse:
сэміётыка
ĉeĥe:
sémiotika
ĉine:
符号学 [fúhàoxué], 符號學 [fúhàoxué]
france:
sémiologie (linguistique), sémiotique
germane:
Semiotik 1. semiotics ~isto: Semiotiker.
hispane:
semiología (lingüística), semiótica
itale:
semiotica
perse:
نشانه‌شناسی
pole:
semiotyka
ruse:
семиотика
slovake:
sémiotika
ukraine:
семіотика, семіологія

administraj notoj