semantik/o
semantiko
- 1.
- Scienco studanta la vortojn konsideratajn laŭ ilia signifo: etimologio ne estas semantiko avertas estontajn vortaristojn kaj kompulsiajn legantojn de la eseoj de Karolo Piĉ, ke origino de vorto ne egalas ties signifon [1]; dezirendas pli da atento al la simpla semantiko, kiu instruas al ni vidi kaj kompreni la foran originon de vortoj [2].
- 2.
- La signifo de vorto aŭ esprimo: semantiko kaj gramatika priskribo de „ambaŭ“ [3]; la idealo matematika estas redukti semantikon al sintakso [4]; Semantika Reto [5].
1.
Monato, Antonio Valén: Klero kaj klaro delektos la leganton
2. Monato, Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko
3. Antonio Alonso Núñez: Tri prilingvaj artikoloj
4. Vikipedio, Formala lingvo
5. Vikipedio, Semantika Reto
2. Monato, Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko
3. Antonio Alonso Núñez: Tri prilingvaj artikoloj
4. Vikipedio, Formala lingvo
5. Vikipedio, Semantika Reto
- angle:
- semantics
- beloruse:
- сэмантыка
- ĉeĥe:
- sémantika, významosloví
- ĉine:
- 語意 [yǔyì], 语意 [yǔyì], 語義學 [yǔyìxué], 语义学 [yǔyìxué]
- france:
- sémantique
- germane:
- Semantik
- hispane:
- semántica
- hungare:
- jelentéstan, szemantika
- itale:
- semantica
- japane:
- 意味論 [いみろん]
- katalune:
- semàntica
- nederlande:
- semantiek
- perse:
- معناشناسی
- pole:
- semantyka
- ruse:
- семантика
- slovake:
- náuka o význame slov, sémantika
- svede:
- semantik
- ukraine:
- семантика