1sintaks/o

sintakso Vikipedio

GRA
1.  
Parto de la gramatiko rilatanta al la konstruo de la frazoj, tio estas al la ordo, klasoj, rilataj funkcioj de vortoj kaj vortgrupoj en frazoj: oni instruas lingvistikon kutime […] laŭ specifaj fakoj (fonetiko, morfologio, sintakso) [1]; en la portugala lingvo la sintakso de la informaj kaj la demandaj frazoj estas egalaj [2]; feliĉe Esperanton influis ĉe ĝia ekesto kaj evoluo la rusa kaj la germana, tiel kontraŭpezante la romanidajn vortaron kaj sintakson [3]. VD:semantiko
2.
Lernolibro instruanta tiun parton de la gramatiko.
1. Monato, Donald Broadribb: Utila poŝvortaro pri lingvistiko, 2005
2. May Bijleveld: Je defendo de liplegado, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 13a
3. Monato, Christian Declerck: Kiun vojon?
angle:
syntax
beloruse:
сінтаксіс 1. сінтаксіс
ĉeĥe:
skladba, syntax
france:
syntaxe
germane:
Syntax
hispane:
sintaxis
hungare:
mondattan, szintaxis
katalune:
sintaxi
nederlande:
syntaxis
perse:
نحو
pole:
1. składnia
portugale:
1. sintaxe 2. livro de sintaxe
ruse:
синтаксис
slovake:
syntax, vetná skladba, vetoslovie

sintaksa

Rilata al vortaranĝaj fenomenoj kaj reguloj: „la ajmara estas rigora kaj simpla – kio signifas, ke ĝiaj sintaksaj reguloj ĉiam validas“ [4]; sintaksaj malsimilecoj inter […] du lingvoj [5].
4. Garbhan MacAoidh: La ajmara, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 26a
5. Monato, Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio, 2013
angle:
syntactic
beloruse:
сінтаксічны
ĉeĥe:
skladební, syntaktický
france:
syntactique, syntaxique
germane:
syntaktisch
hispane:
sintáctico
hungare:
mondattani, szintaktikai
katalune:
sintàctic
nederlande:
syntactisch
perse:
نحوی
pole:
składniowy
portugale:
sintático
ruse:
синтаксический
slovake:
syntaktický

administraj notoj