*seĝ/o PV

*seĝo

1.
Meblo destinita por sido de unu homo: mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo [1]; la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn [2]; la pastro Eli sidis sur seĝo ĉe la fosto de la templo [3]; ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj Marta ; li sur publika predikseĝo ploris, ke la inkvizicio perdis sian forton [4]; sur la alta sendorsa seĝo apud li sidis maljunuleto [5]; la meblaro de la ĉambro konsistis el kelka nombro da ledaj seĝoj kun altaj apogiloj, kun grandaj rondaj najloj de flava kupro [6]; du pufseĝoj, divano, eta malalta tableto […] pli akcentis ol nuligis la impreson pri vakuo [7]; nun ĉiu stariĝu sur sia seĝo, tralavu la gorĝon kaj, vigle svingante la flagon, koruse kunkantu [8]. VD:tabureto
2.
Parlamenta aŭ alia balotdependa posteno en asembleo: mi jam dekkvin jarojn sidas sur la juĝista seĝo [9]; mankas al la kristandemokratoj unu seĝo [10].
afrikanse:
stoel
albane:
karrige
amhare:
ወንበር
angle:
chair
arabe:
كرسي
armene:
աթոռ
azerbajĝane:
kreslosu
beloruse:
стул, крэсла
bengale:
চেয়ার
birme:
ကုလားထိုင်
bosne:
stolica
bulgare:
стол
ĉeĥe:
židle
dane:
stol
estone:
tool
eŭske:
aulkia
filipine:
silya
france:
1. chaise 2. siège (d'assemblée)
galege:
materia
germane:
Sitz, Stuhl 2. Sitz, Parlamentssitz
guĝarate:
ખુરશી
haitie:
chèz
haŭse:
kujera
hebree:
כסא, מושב
hinde:
कुर्सी
hispane:
silla 1. silla 2. escaño
hungare:
szék
igbe:
oche
indonezie:
kursi
irlande:
cathaoir
islande:
stóll
itale:
1. sedia 2. seggio (d'assemblea)
japane:
椅子 [いし]
jave:
dhingklik
jide:
שטול
jorube:
alaga
kanare:
ಕುರ್ಚಿ
kartvele:
თავმჯდომარე
katalune:
cadira
kazaĥe:
кафедра
kimre:
gadeirydd
kirgize:
стул
kmere:
កៅអី
koree:
의자
korsike:
catedra
kose:
isitulo
kroate:
stolica
kurde:
kûrsî
latine:
cathedra
latve:
krēsls
laŭe:
ປະທານ
litove:
kėdė
makedone:
стол
malagase:
seza
malaje:
kerusi
malajalame:
കസേര
malte:
president
maorie:
heamana
marate:
चेअर
monge:
lub rooj zaum
mongole:
дарга
nederlande:
1. stoel 2. zetel
nepale:
कुर्सी
njanĝe:
mpando
okcidentfrise:
stoel
okcitane:
cadièra
panĝabe:
ਕੁਰਸੀ
paŝtue:
د کرسۍ
perse:
1. صندلی 2. کرسی (مجلس، پارلمان)
pole:
1. krzesło, stolec (przest.) 2. miejsce
ruande:
intebe
ruse:
стул, сиденье
samoe:
nofoa
sinde:
شخصيتن
sinhale:
පුටුවක්
skotgaele:
cathraiche
slovene:
stol
somale:
kursi
ŝone:
cheya
sote:
setulo
sunde:
korsi
svahile:
kiti
svede:
stol
taĝike:
кафедра
taje:
เก้าอี้
tamile:
நாற்காலியில்
tatare:
урындык
telugue:
కుర్చీ
tibete:
རྐུབ་ཀྱག་
ukraine:
стілець
urdue:
کرسی
uzbeke:
stul
vjetname:
ghế
zulue:
isitulo

apogseĝo, brakseĝo

Seĝo kun dors- kaj brakapogiloj por pli komforta sido: la juĝistoj sidis en siaj apogseĝoj kaj havis malantaŭ la kapo kusenojn el lanugo [11]; en la ĉambro staris brakseĝoj kun altaj skulptitaj dorsoj kaj kun brakoj sur ambaŭ flankoj [12]; ambaŭ sidis en ledaj remburitaj brakseĝoj [13]; sidiĝu diris ŝi, montrante al li tabureton apud sia apogseĝo [14]; kelkaj pasaĝeroj de la supera ferdeko […] falis de la kanaj apogseĝoj FdO ; brakseĝoj tegitaj per punca lana damasko Marta ; malalta brakseĝo sur balancarkoj (vd lulseĝo) Marta . SUB:fotelo
angle:
armchair
beloruse:
фатэль
bretone:
kador-vrec'h
france:
fauteuil
germane:
Lehnstuhl, Sessel
hebree:
כורסה
hispane:
sillón
hungare:
karosszék
itale:
sedia con braccioli
japane:
肘掛け椅子 [ひじかけいす]
nederlande:
leunstoel
perse:
مبل
pole:
fotel
ruse:
кресло
slovake:
kreslo
svede:
fåtölj, länstol
turke:
koltuk
ukraine:
крісло

balancoseĝo, lulseĝo

Seĝo en kiu oni povas sin balanci: tie staris balancoseĝoj, sofoj kun silka tego, grandaj tabloj [15]; la avino sidiĝas en la lulseĝo kaj komencas luli la nepon kaj sin mem al la trankvilo [16]; la balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon Marta ; mi vidis la viron sidanta sur lulseĝo antaŭ sia domo [17]; sinjoro Rodrigues purigas la dentojn per dentpikilo, tre komforte sidanta sur balancoseĝo [18].

lulseĝo ĉ. 1860, Muzeo de Brooklyn
No restrictions  [19]
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
16. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Moa Martinson
17. G. O. Òshó-Davies: Poŝtelefono, Monato, 2012/05, p. 23
18. A. Azevedo, trad. R. de Castro Gotardi: Plebiscito, La Karavelo, 2008-11 ĝis 12 (12), p. 17-18a
19. Michael Thonet, Brooklyn Museum: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:69.79.1_threequarter_PS6.jpg
angle:
rocking chair
bretone:
kador-vrañsell
france:
chaise à bascule chaise à bascule, rocking-chair
germane:
Schaukelstuhl balancarko: Kufe (Wiege).
hispane:
mecedora
hungare:
hintaszék
indonezie:
kursi goyang
japane:
ゆりいす
nederlande:
schommelstoel
perse:
صندلی گهواره‌ای
pole:
fotel bujany, fotel na biegunach
portugale:
cadeira de balanço
ruse:
кресло-качалка
ukraine:
крісло-гойдалка

kuŝseĝo, kuŝoseĝo

Seĝo kun klinita dorsapogilo kaj longa antaŭaĵo sur kiu oni etendas la krurojn, tiel ke oni per ĝi sidas duonkuŝe: li ripozas en kuŝoseĝo KrB ; la foiraj mastroj disponigis al la publiko kuŝseĝojn en konvena distanco [20]; li sunbruniĝus la tutan tagon je la marbordo sur kuŝseĝo, se ĝi ne estus rompita [21].
20. Franz-Georg Rössler: 10 x 15, Monato, 2015/05, p. 20
21. E. Kiŝon, trad. G. Ziegler: La 13-a tribo de la moderna Israelo, en: Elektitaj Satiroj, 1981
beloruse:
крэсла для гарызантальнага ляжаньня, тапчан, кушэтка, шэзлонг
france:
transat (siège)
germane:
Liegestuhl, Strandliege
pole:
leżak

portoseĝo

Seĝo kun horizontalaj stangoj, per kiuj antaŭa kaj malantaŭa portistoj povas ĝin levi kaj movi: Reĝa Moŝto, la portseĝo de via Majesto estas en Padova kaj la barko estas preta [22]; prefere per portoseĝo, ĉar la muska vojo glitigas [23]. VD:palankeno
angle:
litter, sedan chair
beloruse:
палянкін, партшэз
france:
chaise à porteurs
germane:
Sänfte
hispane:
silla de manos, palanquín, litera
itale:
portantina (sedia), sedia gestatoria (portantina)
nederlande:
draagstoel
pole:
lektyka, basterna, palankin
ruse:
портшез, паланкин, носилки (с сиденьем)
svede:
bärstol

rulseĝo, radseĝo

Radhava seĝo per kiu eblas sin movi sidante: eĉ menshandikapita knabo forgesis pri sia rulseĝo kaj dancas kune kun ĉiuj [24]; li sidas en rulseĝo hodiaŭ, povas mem iri, sed devas ne tro vigli [25]; Machado kutimis piediri laste, puŝante la radseĝon, en kiu sidis la mortonta Leonor [26]; li […] rezulte sidas paralizite sur radseĝo [27].
24. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
25. Anne Tilmont: Arthur C. Clarke, kosmopolita civitano ..., Monato, 1998/04, p. 9
26. Monato, Garbhan MacAoidh: Kampoj de Soria Antonio Machado, universala poeto, 2004/12, p. 23
27. J. Camacho: Poeto ĉe marĉando kun Anubo, libera folio, 2008-01-26
angle:
wheelchair
beloruse:
крэсла (інвалідзкае), вазок (інвалідзкі)
france:
chaise roulante, fauteuil roulant
germane:
Rollstuhl
hebree:
כסא גלגלים
hispane:
silla de ruedas
hungare:
tolószék
indonezie:
kursi roda
itale:
sedia a rotelle
japane:
車椅子 [くるまいす]
nederlande:
rolstoel
perse:
صندلی چرخدار، چرخک
pole:
wózek inwalidzki
ruse:
кресло-каталка
svede:
rullstol
tibete:
ཁོར་ལོ་རྐུབ་ཀྱག་
ukraine:
крісло на коліщатах

administraj notoj

balanco~o, lul~o: Mankas verkindiko en fonto.