1sarkasm/o JED

sarkasmo

(poezie)
Akra kaj mordanta moko: sur la vizaĝo de Sfinkso estis nenia krueleco, sed rezignacio, en ĝia rideto estis nenia sarkasmo, sed melankolio [1]; sinjoro Billing, male, estis tre malvarmeta, parolante kun sia kutima maldolĉa, mordanta sarkasmo, kompatinda sinjoro Robinson pasigis treege malagrablan duonhoron [2]; ironio povas esti bonkora, skeptika, bruta, maldolĉa, acida, veneniga, tre forta kaj pika ironio fariĝas sarkasmo [3]. VD:ironio
angle:
sarcasm
beloruse:
сарказм
bulgare:
сарказъм
ĉeĥe:
jedovatost, jízlivost, sarkazmus
ĉine:
尖酸刻薄 [jiānsuānkèbó], 冷話 [lěnghuà], 冷话 [lěnghuà], 冷語 [lěngyǔ], 冷语 [lěngyǔ], 戳心灌髓 [chuōxīnguànsuǐ], 尖刻 [jiānkè], 冷嘲热讽 [lěngcháorèfěng], 冷嘲熱諷 [lěngcháorèfěng]
france:
sarcasme
germane:
Sarkasmus, beißender Spott, Bissigkeit (Sarkasmus)
hispane:
sarcasmo
hungare:
szarkazmus, maró gúny
itale:
sarcasmo
japane:
辛辣な皮肉 [しんらつなひにく], あてこすり, 嫌み [いやみ]
nederlande:
sarcasme
perse:
طعنه، نیش، کنایه
pole:
sarkazm
portugale:
sarcasmo
ruse:
сарказм
slovake:
jedovatosť, sarkazmus
ukraine:
сарказм

sarkasma

(poezie)
Akre, vunde moka; sardona: Wygrycz ŝajnigis sarkasman ridon, sed oni povis rimarki, ke la opinio de la gasto flatis kaj ĝojigis lin [4]; tuja rediro venis de la knabino, eĉ ankoraŭ pli sarkasma: – kruela! tio sonas bele el via buŝo [5]; li estis devigita aŭskulti la sarkasmajn rimarkojn de la du amikoj, kiuj lin demandis kial li ne kondukis kun si la „Panjon“ [6].
angle:
sarcastic, sardonic
beloruse:
саркастычны, сарданічны
bulgare:
саркастичен
ĉeĥe:
jízlivý, sarkastický, sžíravý, uštěpačný
ĉine:
带刺 [dàicì], 帶刺 [dàicì], 尖刻 [jiānkè], 挖苦 [wāku]
france:
sarcastique, sardonique
germane:
sarkastisch, beißend, bissig (sarkastisch)
itale:
sarcastico
japane:
辛辣な [しんらつな], 嫌みな [いやみな], 皮肉たっぷりの [ひにくたっぷりの]
perse:
طعنه‌آمیز، کنایه‌آمیز، نیشدار
pole:
sarkastyczny
ruse:
саркастический, сардонический
slovake:
sarkastický, uštipačný
ukraine:
саркастичний

sarkasmi

(ntr)
Diri kun sarkasmo, moke, ofte antifraze: „vi meritus katedron en universitato pro tiu profunda penso!“, – „ĉesu sarkasmi, idioto“ [7]; elefantojn de ĉiuj formatoj kaj koloroj, milojn da ili – efektive mi aĉetis dudekon da ili ĉi-matene antaŭ la matenmanĝo! peze sarkasmis Benzo [8]; „por ricevi honoron sufiĉas nomi sin amiko de la publiko“, „vere noble estas“, li sarkasmis [9].
beloruse:
саркастычна выказвацца, праяўляць сарказм
ĉine:
諷刺 [fěngcì], 讽刺 [fěngcì], 挖苦 [wākǔ]
france:
ironiser, se moquer
germane:
beißend spotten

administraj notoj