*rukt/i PV

rukti

(ntr)
Eligi tra la buŝo stomakajn gasojn kun plaŭda bruo: [li] aŭdeble ruktis „a“ [1]! vi ruktas kun provoko [2]; kiam Pätsi jam estis satmanĝinta, li viŝis tranĉilon je sia pantalona krurumo […] kaj, ĝisfunde ruktinta, diris jene […] [3]. VD:singulti, terni, tusi
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Propaganda Taĉmento
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tre Respekte
3. La Ondo de Esperanto, 2002, № 12
angle:
belch, burp
beloruse:
рыгаць
ĉeĥe:
říhat
ĉine:
[gé], 嗳气 [ǎiqì], 噯氣 [ǎiqì]
france:
roter, éructer
germane:
rülpsen
hispane:
eructar
hungare:
böfög, büfög
japane:
おくびを出す [おくびをだす], げっぷを出す [げっぷをだす]
nederlande:
boeren
pole:
bekać
portugale:
arrotar
ruse:
рыгать, рыгнуть
slovake:
grgať, odgrgnúť si
svede:
rapa
tibete:
འགག་དྲི་རྒྱག་
ukraine:
відригувати, відригати

rukt

(sonimito)
Sono de ruktado: de la dua horo – rukt! – ĝis nun mi ankoraŭ nenion manĝis kaj trinkis [4].
4. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
ĉine:
[huì], 噦 [huì]
france:
burp !
germane:
rülps

*rukto

Ago de tiu, kiu ruktas: li ellasis rukton [5]; li ekstaras kun rukt' [6]; nur post kiam vi ŝtope plenigis vian ventregon, kun laŭta rukto vi kutime ŝovis al mi pladon de legomo [7].
5. George Orwell, trad. Donald Broadribb: Mil Naŭcent Okdek Kvar, p. 12
6. Amsterdam'
7. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
angle:
burp
beloruse:
адбіця, адрыжка
ĉeĥe:
říhání
ĉine:
飽嗝 [bǎogé], 饱嗝 [bǎogé]
france:
rot, éructation, renvoi
germane:
Aufstoßen, Rülpser
japane:
おくび, げっぷ
pole:
beknięcie
slovake:
grganie
ukraine:
відрижка

administraj notoj