*preĝ/i
*preĝi
(ntr)
Sin turni al dio, diino aŭ alia objekto de kulto, petante ties protekton, favoron aŭ dankante pro favoro: preĝu al la Sankta Virgulino[1]; preĝu kore kaj laboru fervore PrV ; ŝi ... portadis mem en la longa nokto sian malsanan infanon ... kisadis ĝin kaj preĝis por ĝi al Dio ... [2]; kaj la tuta popolo diris al Samuel: Preĝu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu [3]; ili preĝu pri la vivo de la reĝo kaj de liaj infanoj [4]; li preĝos pri vi, kaj vi restos viva [5]; ordonu al mi, por kiu tempo mi devas preĝi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj [6]; ŝi preĝis sian vesperan preĝonZ ; aŭskultu la preĝon, per kiu via servanto preĝas antaŭ Vi hodiaŭZ .
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Plej bela rozo de la mondo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 12:19
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 6:10
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 20:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:9
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Plej bela rozo de la mondo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 12:19
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 6:10
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 20:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:9
- angle:
- pray
- beloruse:
- маліцца
- france:
- prier
- germane:
- beten
- hispane:
- rezar
- hungare:
- imádkozik
- indonezie:
- berdoa, beribadah
- katalune:
- pregar
- nederlande:
- bidden
- perse:
- دعا کردن، نیایش کردن، نماز خواندن
- pole:
- modlić się
- portugale:
- orar, rezar, fazer prece
- ruse:
- молиться
- svede:
- bedja
- tibete:
- སྨོན་ལམ་རྒྱག་
- ukraine:
- молитися
preĝo
- La ago preĝi kaj vortoj de la preĝanto: ili vokis al Dio, kaj li aŭskultis ilian preĝon pro tio, ke ili fidis lin [7]; li kunmetis ŝiajn manojn kaj eldiris preĝon pri mortintoj [8].
7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 5:20
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
- angle:
- prayer
- france:
- prière
- hispane:
- oración
- indonezie:
- doa, ibadah
- katalune:
- pregària
- nederlande:
- gebed
- perse:
- دعا، نیایش، نماز
- ruse:
- молитва
- tibete:
- སྨོན་ལམ་
- ukraine:
- молитва перед їдою
*preĝejo [9]
Konstruaĵo aŭ loko en kiu oni preĝas: la graciaj turpintoj de la preĝejo leviĝas super la malalta urbo kaj speguliĝas en Isefjord [10]; mi venigos sur Mian sanktan monton kaj ĝojigos en Mia preĝejo; iliaj bruloferoj kaj buĉoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; ĉar Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj [11]; malriĉa kiel muso preĝeja PrV .



9.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -ej'
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 56:7
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 56:7
- angle:
- church
- beloruse:
- бажніца, малельня, малельны дом, царква, касьцёл, кірха, мячэць, мячэт, джамія
- france:
- église
- germane:
- Kirche Gebetshaus, Kirche [kristana]
- hispane:
- iglesia
- hungare:
- templom
- indonezie:
- gereja
- katalune:
- església
- nederlande:
- kerk
- perse:
- عبادتگاه، معبد
- pole:
- kościół
- ruse:
- молельня, церковь (kristana)
- svede:
- kyrka
- ukraine:
- церква, костьол, костел
hejma preĝejo
Preĝejo aranĝita en domo aŭ palaco de moŝtulo: la eklezio diversmaniere limigis la diservojn kiujn oni povas fari en la hejmaj preĝejoj; sur la tegmento de la Vintra palaco en Peterburgo oni vidas la malgrandan kupolon de la hejma preĝejo de la imperiestra familio.
- angle:
- (private) oratory
- france:
- chapelle privée, oratoire
- hispane:
- capilla
- katalune:
- capella
- nederlande:
- huiskapel
- ruse:
- домовая церковь
preĝolibro
Libro entenanta preĝojn: nur tra la malgranda kornatavola fenestro de tegmenta ĉambreto penetradis eksteren senbrila lumeto, tie la maljuna sinjoro ordinare sidis sur sia lito kun sia germana preĝolibro en la mano kaj kantis sian vesperan preĝon [12].

12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de
fraŭlo
- angle:
- prayer-book
- france:
- bréviaire, livre de prière
- hispane:
- breviario
- indonezie:
- buku doa
- katalune:
- devocionari
- nederlande:
- gebedsboek, gebedenboek
- perse:
- کتاب دعا
- ruse:
- молитвенник
- ukraine:
- молитовник
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.
hejma ~ejo: Mankas fontindiko.
hejma ~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~olibro: Mankas dua fontindiko.
hejma ~ejo: Mankas fontindiko.
hejma ~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~olibro: Mankas dua fontindiko.